Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
El Vikipedio
(Alidirektita el Sankta Vincento kaj Grenadinoj)
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro.
- Landkodo: VC.
- E-nomo: Sankta Vincento kaj la Grenadinoj.
- Nacia nomo: Saint Vincent and the Grenadines.
- Areo: 389 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Kingstaŭno (28 mil).
- Loĝantaro: 112 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Pokapa GNP: 2.280 $.
[redakti] Ekonomio
La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
[redakti] Ekstera politiko
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.