Funafutio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atolo Funafutio

La atolo Funafutio (tuvale Funafuti) estas insuletaro (kaj ĉefurbo) en la oceania ŝtato Tuvalo. Ĝi havas ĉirkaŭ 4.000 enloĝantojn kaj estas la plej loĝata atolo en Tuvalo. La atolo konsistas el 33 insuloj ĉirkaŭ la laguno Te Namo (La Laguno), el kiuj almenaŭ tri estas loĝataj.

La plej granda insulo estas Fongafale, en kies vilaĝo Vaiaku estas la registara sidejo. Kelkfoje oni nomas Vaikau aŭ Fongafale kiel ĉefurbon, sed la oficiala ĉefurbo estas la kompleta atolo Funafutio.

En ĝi ekzistas flughaveno, hotelo (Vaiaku Lagi Hotel), registaraj konstruaĵoj kaj ankaŭ domoj, konstruitaj laŭ la tradicia maniero, tio estas per palmo-folioj, sed lastatempe ankaŭ per cemento, pro la minaco de uraganoj. La plej elstara konstruaĵo estas la Kirko de Tuvalo. Alia interesa loko estas la restaĵejo de la usona aviadilo, kiu kraŝis sur Funafution dum la Dua mondmilito, kiam la dromo estis uzata de la usona armeo por defendi la tiamajn Insulojn Gilbert (nuna Kiribato).

[redakti] Insuloj en Funafutio

La lernejo en Funafutio

Ekzistas almenaŭ 33 insuloj en la atolo. La plej grandaj estas Fongafale kaj Funafala. Almenaŭ tri insuloj estas loĝataj, kiuj estas Fongafale, Funafala kaj Motuloa.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj