Joop den Uyl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joop den Uyl

Johannes Marten (Joop) DEN UYL [jop den eŭl], naskita la 9-an de aŭgusto 1919 en Hilversum, mortinta la 24-an de decembro 1987 en Amsterdamo, estis nederlanda politikisto kaj partiestro de la Laborista Partio (PvdA, Partij van de Arbeid) inter 1967 kaj 1986. De 1973 al 1977 li estis ĉefministro de Nederlando. Ĝenerela oni karakterizas lin kiel idealisman, sed pli disekstremigan ol integradan homon.

Kiel partiestro DEN UYL havis grandan sekvantaron, kiu karese nomis lin Ome Joop (onklo Joĉjo). Kiel ĉe ĉiu signifa politikisto lia agado kaŭzis krom admiron ankaŭ nekontentecon, ekzemple pri la kreskanta ŝtata ŝuldo (kiu tamen kreskis ankaŭ sub sekvaj registaroj). Li estas eble la plej grava reprezentanto de la ideo pri "realigebla kunvivado" (de dekstruloj kaj maldekstruloj en unu registaro).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Den Uyl naskiĝis en reformacia familio en Hilversum. Lia patro Johannes den Uyl estis butikisto kaj korbfaristo kaj mortis, kiam la filo aĝis dek jarojn. Den Uyl frekventis la Kristanan Liceon en Hilversum de 1931 al 1936 kaj poste studis ekonomikon ĉe la universitato de Amsterdamo. En 1942 li doktoriĝis. Ĝis 1945 li estis ŝtatoficisto de la Regna Ofico pri Prezokontrolo de Kemiaj Produktoj de la ekonomia ministerio. Tiutempe li ekhavis kontakton kun la malpermesita rezista grupo Parool-groep. Post la Dua mondmilito li laboris kiel ĵurnalisto por kontraŭ-naziaj ĵurnaloj, ekz. Het parool kaj Vrij Nederland. De januaro 1949 ĝis 1963 li estis direktoro de la Fondaĵo Wiardi Beckmann, la scienca oficejo de PvdA.

En 1953 Den Uyl iĝis urba deputito de Amsterdamo (ĝis 1965) kaj en 1956 ano de la dua ĉambro de la Ĝeneralaj Statoj (nacia parlamento). En 1963 li rezignis sian deputitecon por iĝi urba konsilisto pri ekonomio de Amsterdamo, kaj en 1965 kaj 1966 li estis ministro pri ekonomio. Unu el liaj decidoj estis la fermo de la karbominejoj de Limburgo, kiu kaŭzis signifan senlaborecon.

Inter 1967 kaj 1973 li estis frakciestro de PvdA en la parlamento.

De 1973 al 1977 Den Uyl estis ĉefministro de Nederlando, kiel estro de koalicio el maldekstraj partioj kaj la Katolika Popola Partio. Li konfrontiĝis kun nafta bojkoto de arabaj naftoproduktantaj landoj, kaŭzita de la nederlanda pozicio en la Jom-Kipur-Milito. Tiutempe Den Uyl diris: "Neniam refariĝos tiel, kiel estis." La registaro decidis porciumi benzinon kaj enkondukis sen-aŭtan dimanĉon.

En 1977 la registaro disfalis pro disputo inter Den Uyl kaj la katolika ministro pri justico, van Agt. PdvA dum la balota kampanjo varbis per la slogano "elektu la ĉefministron" (vere oni elektas nur deputitojn, kiuj siavice elektas la ĉefministron). PdvA triumfe venkis, gajnante 33 % el la voĉoj kaj kreskigante la nombron de siaj deputitoj de 43 al 53. Sed kompense ĝiaj koalicianoj perdis, kaj provo koalicii kun la kristan-demokrata partio fiaskis. Nur en 1982 PdvA revenis en la registaron, kaj Den Uyl estis vic-ĉefministro sub van Agt. Sed la registara kabineto eltenis nur ok monatojn kaj akiris la moknomon "batal-kabineto". Poste Den Uyl estis frakciestro ĝis 1986. Pri lia sukcedo estis granda disputo, en kiu venkis Wim Kok.

En 1985 Den Uyl ricevis de sia universitato honoran doktorecon.

Den Uyl estis edzo de Liesbeth den Uyl kaj havis kun ŝi 4 filinojn kaj 3 filojn. Li mortis en 1987 pro cerba tumoro.