Nijmegen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Komunumo Nijmegen
Flago de la komunumo Nijmegen Blazono de la komunumo Nijmegen
(Flago de Nijmegen) (Blazono de Nijmegen)
Situo de la komunumo Nijmegen
Provinco Gelderland
Urbestro Thom de Graaf
Ĉefloko Nijmegen
Areo
 - Tero
 - Akvo
57,72 km²
53,78 km²
3,94 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
161.634 (31-a de majo 2009)
3018 loĝ./km²
Geografia situo 51°50' N 5°51' E
Gravaj trafikaj arterioj A73 N325 N326
Retnumero 024, 0481
Poŝtkodoj 6500–6546, 6663, 6679, 6683
Oficiala retejo www.nijmegen.nl
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ltspkr.pngNijmegen (51°50′N 5°51′O  /  51.833°N, 5.85°O / 51.833; 5.85 (Nijmegen)Koordinatoj: 51°50′N 5°51′O  /  51.833°N, 5.85°O / 51.833; 5.85 (Nijmegen)) esperante Nimego, dialekte Nimwèège [nɪmˈveɣə]) estas laŭ la kvanto de enloĝantoj la deka plej granda urbo de Nederlando, kun 161.634 enloĝantoj (31-a de majo 2009). La hansa urbo situas en la provinco Gelderland, plejparte sur la maldekstra (suda) bordo de la rivero Waal. Nova parto de la komunumo situas ĉe la alia flanko de la rivero kaj nomiĝas Waalsprong (Salto trans la Waal). La komunumo de Nimego estas parto de la regio KAN (Knooppunt Arnhem-Nijmegen) (Nodo Arnhem-Nimego) kaj havas limojn kun la komunumoj de Lingewaard, Overbetuwe, Beuningen, Wijchen, Heumen, Groesbeek kaj Ubbergen.

Enhavo

[redakti] Historio

[redakti] Riĉa historio

Nijmegen asertas esti la plej malnova urbo de Nederlando: ĝi festis ĝian 2000-jaran ekziston dum 2005. En la Romia Imperio Nijmegen estis parto de la Limeso, la limo inter la Romia Imperio kaj la diversaj Ĝermanaj regionoj. En Nijmegen ekde 71 ĝis 104 lokiĝis la deka romia legio. Dum la romia rego granda fuorto (castrum) konstruiĝis sur monteto ĉe la Waal, kelkaj eroj de ĝi ankoraŭ restas. Ankaŭ Romiaj aĵoj ofte troviĝas dum elterigoj.

La urbo formiĝas kiel komercokolonio apud la romia castrum. Tio estis avantaĝe ĉar tiel la kolonion protektis la legianoj kaj krome la legianoj bezonis multajn aĵojn, por kiuj ili povis pagi bone. La nomo Nijmegen devenas de la latina nomo "Novio-magus", kio signifas 'nova merkato'. Sed la Romianoj forlasis la fuorton en la tria jarcento.

[redakti] De la mezepoko ĝis la dudeka jarcento

Dum la mezepoko la urbo iĝis grava centro de la Franka Imperio kaj havis palacon de la imperiestro. En 1230 Nijmegen ricevis oficiale urborajton. En 1248 la urbon akiris la grafoj de Geldrio. Komence ĝin donis la Romia Imperiestro Willem II kiel garantiaĵo al la geldria grafo Otto II, sed ĉar Willem II pro financaj problemoj ne povis repagi siajn ŝuldojn, la urbo restis posedaĵo de Geldrio, kaj baldaŭ iĝis la plej grava el la kvar Geldriaj ĉefurboj kaj ankaŭ hansa urbo. Sed en 1543 la urbon, kiel la ceteron de Geldrio, ekregis la Habsburgoj.

La Reformacio en Nijmegen bone riceviĝis, protestantoj kaj Romaj-katolikoj 1566 havis samajn rajtojn, sed en 1579 la roloj inversiĝis kaj la katolikoj subpremiĝis. Estas verŝajne ke tio estis por la tre katolika reĝo de Hispanujo instigo komenci kampanjon kontraŭ la ribelaj nordaj provincoj (t.e. la Nederlandoj).

Mapo el 1591 de la Sieĝo de Nijmegen

Dum la Okdekjara Milito Nijmegen sieĝiĝis kelkajn fojojn. En 1585 ĝin kaptis Alexander Farnese, la duko de Parma; pro tio la protestantoj perdis iliajn ĵus akiritajn rajtojn. Dum la dua Sieĝo de Nijmegen en 1591 la urbon rekaptis Princo Maurits.

Pli malfrue inter 1672 kaj 1674 Nijmegen estis okupata de la Francoj, sed la trankvilo revenis en 1678 per la Paco de Nijmegen kiu konkludis la pacon inter la Respubliko de la Nederlandoj kaj Francujo.

Pro la katolika emancipiĝomovado Nijmegen en 1923 ricevis roman-katolikan universitaton, la nuntempa Radboud Universitato Nijmegen (antaŭe Katholieke Universiteit Nijmegen).

Nijmegen ofte troviĝas en la paflinio de milito. Plej recente tio okazis en la Dua Mondmilito. La 22an de februaro 1944 Nijmgen ege suferis pro alianca bombado sur la centro.

[redakti] Post la Dua Mondmilito

Detruitaj konstruaĵoj en la centro de Nijmegen post la bombado en 1944

Pro malzorgo kaj malriĉeco la Benedenstad (la parto de Nijmegen kiu troviĝas malalte, ĉe la Waal) malprosperis post la konstruo de la Waalponto. Kvankam la Benedenstad ne detruiĝis de la militajn agojn, la stato de tiu urboparto estis tia, pro la multaj malkonstruitaj domoj kaj malbona loĝebleca, ke post dumjaraj diskutoj kaj planado estas farita en 1972 decido pri grandskala mal- kaj rekonstruo. En 1975 la Benedenstad elektiĝis 'defendata urbovizaĝo', sed tiam la plejmulto el la mezepokaj domoj jam malkonstruiĝis. Nur (partoj de) kelkaj stratoj restas originaj kaj ripariĝis.

Ekde la jaroj sesdek kaj sepdek de la dudeka jarcento Nijmegen estas konata kiel urbo ruĝa. Dum tiuj jaroj multaj marksistoj troviĝas en Nijmegen pro la granda studenta enloĝantaro. Kromnomo de Nijmegen tial estas 'Havano ĉe la Waal'. Granda batalo inter la maldekstraj uzurpoj kaj la Nimega registaro okazis en februaro 1981, la Piersontumultoj. Frits Bolkestein en la jaroj 1990 parolis pri 'Marksograd ĉe la Waal'. Nuntempe la ruĝeco de la urbo malpli forte rekoneblas je maldekstraflanka registaro. La seshoma urbestraro enhavas ekde 2002 GroenLinks, PvdA kaj SP.

Ekde la Dua Mondmilito la urbo ege kreskas, sed tio okazis nur en la okcidenta kaj sudokcidenta direkto. La vilaĝoj Hatert, Hees kaj Neerbosch konsumiĝis de kvartaloj samnomaj. La plej grava pligrandigo estis la konstruo de la urbopartoj Dukenburg kaj Lindenholt ekde 1966, okcidente de la Maas-Waalkanalo. La strukturo de la urbo tiel iĝis tre malekvilibra: la centro troviĝas plej norde, kaj la plivastigo okazis kilometrojn for en direkto sudokcidenta. Ĝis antaŭnelonge la Waal estis baro nepasebla indikanta la nordan limon de la konstruaĵaro. Sed ekde la jaroj 1990 la nova kvartalo Waalsprong konstruiĝas norde de la Waal.

[redakti] 21a jarcento

En 2004 la municipon pritraktas la naciaj komunikiloj post decido de la municipa parlamento malpermesi al SUV-oj (grandaj ĉiaterenaj aŭtoj) parki en la centro. Argumentoj estis la poluo kaj danĝereco de ĉi tiaj aŭtoj. La decido kaŭzis mallongan nacian diskuton pri la temo. La urbestraro decidis ignori la decidon de la parlamento, ĉar Nederlandaj kaj Eŭropaj leĝoj malhelpas la plenumadon de la propono.

En novembro 2005 mortpafiĝis la loke fama aktivulo Louis Sévèke en la centro de la urbo. Li famiĝis pro sia leĝa batalo kontraŭ la sekurecofico AIVD.

Estas planita por la periodo 2010-2020 la konstruo de la Waalfront. Ĉi tiu nova kvartala troviĝos je la loko de la nuntempa malnova havenareo apud la Waal.

Krome estas planita por 2009-2011 la konstruo de nova ponto, nomata Stadsbrug (Urba ponto).

[redakti] Pontoj

Waalbrug

En Nimego troviĝas du pontoj trans la rivero Waal. Ekde 1879 ekzistas fervojponto, parto de la fervojo al Arnhem. Ekde 1936 Nimego havas aŭtoponton, la Waalbrug (Waalponto). En 1936, kiam la aŭtoponto estis preta, la ponto estis la plej longa arkponto en Eŭropo. En 2004 oni finkonstruis porton por biciklistoj, sed tiu fakte ne estas vera ponto, sed nur aldonaĵo al la jam ekzistanta fervojponto. La bicikloponto nomiĝas Snelbinder.

Jam dum pluraj jaroj la nuna aŭtoponto ne plu povas pritrakti la trafikon. Pro tio Nimego volas havi plian ponton. Ekzistas planoj por nova ponto iom okcidente de la nuna fervojponto, sed oni ankoraŭ ne decidis pri tio.

[redakti] Esperantistoj

[redakti] Sporto

Nimego havas multajn sportklubojn. La plej konataj estas:

En Nimego ankaŭ ĉiujare okazas kelkaj grandaj sportokazaĵoj:

[redakti] Vidu ankaŭ


 
Provinco Gelderland
Nederlanda Gelderland

Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Groesbeek | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Millingen aan de Rijn | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nijmegen | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rijnwaarden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Ubbergen | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Wijchen | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen

Nederlando | Provincoj en Nederlando | Komunumoj en Nederlando


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj