Gerardus Croese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerardus Croese
Gerardi Croesi Historia Quakeriana, 1695
Gerardi Croesi Historia Quakeriana, 1695
Persona informo
Gerard Croese
Naskiĝo 27-a de aprilo1642
en Amsterdamo,  Nederlando
Morto 10-a de majo 1710
en Dort,  Nederlando
Religio protestantismo vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo pastro • aŭtobiografo vd
Verkado
Verkoj Album amicorum of Gerard Croese vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerardo Krezo (1642-1710) estis nederlanda historiisto, predikisto, latinisto, protestanta teologo kaj aŭtoro de iu "Historio pri la Kvakeroj"[1]. Li estis filo de Hendrik Harmense Croese kaj Annetje Reyniersd Foppen, kaj edukiĝis en Amsterdamo kaj Lejdeno, kie li studis beletron kun Johano Frederiko Gronovo la Maljuna (1611-1671) kaj Georgius Hornius (1620-1670), kaj teologion kun Johano Kocejo (1603-1669) kaj Johano Hoornbeko (1617-1666).

Pli malfrue li akompanis la admiralon Michiel de Ruyter (1607-1676) al Smirno, kaj revene, li iris al Anglio, kaj iomete intencis loĝi tie, tamen, li preferis reveni al sia lando, kie li estis nomumita kapelano en la garnisono de Ipro, kaj en la 10-a de julio 1678, fariĝis pastoro en la Preĝejo de Alblas, apud, Dort, kie li restis ĝis iom antaŭ sia morto en la 10-a de majo 1710.

Lia ĉefa verko pri la Historio de la Kvakerismo, estis anglen tradukita en 1696. Tamen, ĝi laŭŝajne ne portis multe da kontentigo al la sekto. Kelkaj el liaj verkoj estas konservitaj en la Reĝa Biblioteko, en Hago.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]