Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Ligo (FEL, fondita la 7-an de oktobro 1978) estas la kupola Esperanto-asocio de Flandrio (regiona ŝtato en Belgio). Ĝi i.a. eldonas la tutmondan magazinon Monato, la poŝ-kalendaron La Jaro, la Stafeto-librojn kaj aliajn eldonaĵojn.
La Retbutiko de FEL estis kreita la 9-an de februaro 1996 kaj sekve estas verŝajne la plej malnova funkcianta retbutiko pri Esperantaj libroj kaj diskoj. Ĝia retadreso estas: http://www.retbutiko.net
La membrogazeto de la Flandra Esperanto-Ligo nomiĝas Horizontaal. Ĝi estas ĉefe en la nederlanda lingvo.
FEL havas Esperanto-oficejon en la Esperanto-domo de Antverpeno kun konstanta oficistaro. En FEL laboras ĉi-momente Guido Baeyens, Gerd Jacques, Julia Litvinova, Christina Schwarzenstein, Jean-Pierre Vandendaele kaj pluraj volontuloj.
Historio[redakti]
En 1930 fondiĝis Flandra Ligo Esperantista. Ĝi kuniĝis kun Belga Ligo Esperantista en 1962 al Belga Esperanto-Federacio. En 1976 estiĝis la nova, nuna Flandra Esperanto-Ligo, kiu kunlaboras ene de la Federacio same kiel la brusela kaj la valona asocioj. La Federacio estas la Landa Asocio de UEA.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Retpaĝaro de la Flandra Esperanto-Ligo
- La historio de Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
- Profilo de Flandra Esperanto-Ligo en Ipernity
- Profilo de Flandra Esperanto-Ligo en Facebook