Gazetara komuniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gazetara komuniko informas ĵurnalistojn pri eventoj, okazaĵoj, asertoj kaj produktoj. Ilin produktas kaj distribuas institucioj, entreprenoj, asocioj aŭ konataj personoj kiel politikistoj, aktoroj k.s. Ofte la verkadon kaj distribuon al la gazetaro transprenas agentejoj pri publikaj rilatoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Gazetaraj komunikoj verŝajne estas la plej multe uzata instrumento de la publikaj rilatoj kaj la esenca ligo inter la ofertantoj kaj distribuantoj de novaĵoj kaj aliaj informoj. La celo estas atingi la atenton de ĵurnalisto aŭ redakcio; el tio sekvas aŭ la rekta transpreno de la teksto (kutima ĉe relative malgrandaj komunikiloj) aŭ la transpreno en ŝanĝita formo aŭ la plua esplorado de ĵurnalistoj. Bone formulita gazetara komuniko do unuflanke taŭgas kiel novaĵa artikolo en gazeto aŭ sur retpaĝo, aliflanke sukcesas interesigi kelkajn ĵurnalistojn pri plua enketado.

Enhavo kaj formo[redakti | redakti fonton]

Kutime indas konsideri kelkajn ki-demandojn, prefere jam en la unua alineo:

  • Kiu
  • Kie
  • Kiam
  • Kio
  • Kiel
  • Kial

Kvankam sonas strange en la hodiaŭa mondo kun amaso da teknikaj eblecoj: Se en papera formo gazetara komuniko estu tajpita per neproporcia skribo; tio permesas facile taksi la tekstokvanton. Estu granda spaco inter la linioj kaj larĝa rando por ebligi korektojn.

Malpli multekoste ol papera sendado estas telekopio kaj retmesaĝo. Tiuj vojoj funkcias bone, se ilin akompanas antaŭa telefonado (por ekscii la bonan numeron aŭ retadreson kaj prepari la adresaton) kaj posta telefonado por certigi la bonan alvenon kaj por disponigi sin al pliaj demandoj. Por disvastigi informojn eblas intertempe aldone uzi ankaŭ specialajn retpaĝojn por gazetaraj komunikoj.

Videbla kaj nevidebla efikoj[redakti | redakti fonton]

Redaktisto ofte ricevas centojn da gazetaraj komunikoj tage kaj sekve devas rapide trarigardi ilin kaj elekti la plej taŭgajn. Necesas do kapti la atenton, jam per la titolo. Tio kutime ne signifu malrespekti la stilajn normojn - la elektronika aŭ materiala paperujo pretas por akcepti same neinteresajn tekstojn kiel tiujn netaŭge formulitajn. Ja kostus tempon reformuli kaj tion ĵurnalisto evitos ĉe meze interesa enhavo, dum abundas pli bone formulitaj tekstoj. Netranspreno de teksto ne signifas, ke estis eraro en ĝi au ke la sendado estis superflua - bone formulita gazetara komuniko eniras la memoron de la pritraktanta ĵurnalisto kaj kutime zorgas pri pli facila transpreno ĉe posta komuniko pri la sama temaro.

Sen kopirajto[redakti | redakti fonton]

Sendante tekston kiel "gazetaran komunikon" la sendanto laŭ kutima kompreno konsentas pri libera uzado - oni do ne povas postuli aŭtorajn rajtojn aŭ honorarion. (Kontraste oni povas oferti "artikolon" pri la temo.)

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Germanlingvaj kaj anglalingvaj retaj ofertantoj de gazetaraj komunikoj (dmoz.org)