iPod
El Vikipedio
La iPod (aŭ iPodo) estas portebla MP3-ludilo de la firmao Apple. Ekzistas diversaj modeloj de tiu aparateto (la plej malgranda nomiĝas "shuffle"). Unu el la tipaj dezajnaj apartaĵoj estas la blankaj orelaŭskultiletoj. La muzikdatumoj estas arkivigataj per la softvaro iTunes (ankaŭ de Apple) kaj, depende de la modelo, aŭ per Firewire aŭ per USB transigataj al la iPod. Ĉiu iPod estas uzebla ankaŭ kiel ekstera durdisko. Ekde la versio 1.2.6 de la firmvaro la iPod kapablas montri tekstojn (adresojn, kalendaron, notojn) transsenditajn de komputilo. La iPodoj de la kvina generacio aldone povas montri videojn en la formatoj MPEG-4 kaj H.264. Alia ŝatata maniero uzi la iPodon estas aŭskulti podkastojn.
|
IPod 4G.jpg
|
[redaktu] Esperanta traduko
La Apple-firmvaro ne havas esperantan tradukon. Sed nun estas eble uzi iPodon tute en Esperanto, per firmvaro "Rockbox" (Rokbokso) kun malferma kodo. Rokbokso funkcias nur en iPodoj de la kvara aŭ kvina generacio. Por instali Rokbokso-n en vian iPodon vi devas elŝuti la programon el www.rockbox.org kaj legi la gvidlibron (angle) ĉi tie.
La traduko de Rokbokso estas laboraĵo de Marc-André Moreau, el Kebekio. Tio ankaŭ signifas, ke li havas la unuan esperantan iPodon en la tuta mondo. Numero JQ530A28SAZ, la kvara kolora iPodo estis tute tradukita je la 4-a de juno 2006. Kiu estus kredinta ke la Zamenhofa lingvo fine estus en la plej populara muzikludilo?
Tiu strebo estas la unua en la Rokboksa projekto. Estus tre interese havi pli da esperantistojn kiuj tradukus la dokumentojn pri la firmvaro. La firmvaro ankaŭ funkcias kun la muzikludiloj "iRiver" kaj "Archos". Aktuale estas en la projekto du konataj esperantistoj. Se vi volas helpi, eniru #rockbox en la irc servilo irc.freenode.org kaj demandu pri Aghaster aŭ Markun.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.apple.com/ipod
http://www.rockbox.org
http://www.apple.com/pr/library/2002/jul/17ipod.html
http://www.apple.com/pr/library/2003/oct/16itms.html
| Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |


