Akvo (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvo estas muzikgrupo de Kanado kiu ludas alternativan rokon. Akvo unue havis aliajn nomojn: "Fajro" kaj poste "Bluidoj". La grupo koncertis i.a. dum la 47-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Montrealo (Kanado) en 1992.

La konsisto de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis. Entute kunludis la jenaj personoj: Patris LORD, Bobby, Janika, Reĝo, Robert CHAUMA, Roger CHAUMA, Jean Pierre.

Kantoj:

  • La pico brulas en la forno
  • Ĉiutage
  • Etaj gutoj
  • Daŭrigu naĝi
  • Voĉdoni
  • Tamara
  • Ĉu vere?