Morice Benin
El Vikipedio
Morice BENIN estas franca kantisto, kiu kantas ekde la jaro 1969. Kvankam li mem ne scipovas Esperanton, li registris en 2002 albumon en Esperanto "In-spir'" eldonita de Vinilkosmo. Li do estas tiel nomata papago.
En la 1970-aj jaroj li havis apartan pozicion de "marĝena" kantisto, utopiisto kaj ekologiisto. En 30 jaroj li registris abundan kantaron. Morice samjare kiel li registris In-spir' ankaŭ registris franclingve albumon "Morice Benin chante Léo Ferré" kiun li laŭplane ankaŭ registros en Esperanto.
[redaktu] Titollisto de In-spir':
- La landoj ekzistas ne
- In-Spiro
- Maristoj de l' ter'
- Al feliĉ'
- Evident-silent'
- Tio estus
- Kion umas ni sur ter'?
- Naiva favorpeta letereto al politikistoj
- Sin skribi
- Patrino
- Homa blovo
- La anonco
- Muĝas l' junular'
- Kantados mi post mia mort'
- Nur
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Esperantlingva biografio de Morice Benin sur MusicExpress
Franclingva TTT-ejo
In-spir'
Kompleta listo de verkoj
Jefim ZAJDMAN Pavel MOJAJEV: DISKOJ: Franca kantisto Morice Benin en Esperanto (recenzo pri In-Spir de Morice Benin) el Monato (2002/11, p.24)

