Kodo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kodo-signo

Kodo (it. „vosto“) estas la alkroĉita, finsona parto de muzikaĵo, kiu ankaŭ ofte havas trajtojn de resumo de la tuta verko.

Principe ĉiu muzika komponaĵo povas havi kodon. Apartan gravecon ĝi havas tamen en la sonata formo, en kiu ĝi prezentas post ekspozicio, tralaborado kaj reprizo memstaran kvaran formparton. Precipe Ludwig van Beethoven atribuas al la koda gravecon, kiu egalas al tiu de la reprizo aŭ superas tiun. En la pop-muziko la kodo aperas en multaj kantoj, ekzemple en Telegraph Road, On Every Street kaj Tunnel of Love de Mark Knopfler, gitaristo kaj komponisto de la bando Dire Straits.

La kodo en la notacio[redakti | redakti fonton]

En la muzika notacio oni uzas la kodosignon, se la kodo de peco komencu, antaŭ ol la ripetado estas tute finita, (en ĉi tiu kazo la kodosigno staras ĉe la loko, ĝis kiu devas esti ripetata) kaj ĉe la komenco de la kodo.

Du finaĵoj: La kodeto[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiu muzikaĵo havas nur unu kodon. Eĉ en la popmuziko ekzistas multnombro de muzikaĵoj, kiuj havas klare pli kompleksan strukturon kaj al kiuj ne sufiĉas ununura fina parto. Jen la kodo funkcias kiel parto antaŭ la vera fina parto: ekz. ĝi disbranĉiĝas lastan fojon al rekantaĵo, de kompleta strofo kun aŭ sen rekantaĵo, aŭ kun interstrofo (ponto) kaj saltas finfine en t.n. kodeton, kiu estas notita per du apudaj kodosignoj.