Dire Straits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dire Straits estis brita roka bando formita en Londono en 1977 de Mark Knopfler (ĉefa voĉo kaj gvida gitaro), David Knopfler (ritma gitaro kaj subtenanta voĉo), John Illsley (basa gitaro kaj subtenanta voĉo) kaj Pick Withers (tamburojn kaj perkutado). Ili estis aktivaj de 1977 al 1988 kaj denove de 1991 al 1995. Dire Straits estas unu el la plej furoraj muzikaj artistoj de la mondo, kun albumaj vendoj de super 100 milionoj.[1]

Dire Straits en Drammenshallen, Norvegio, 1985

Ilia unua eldonita kanto, "Sultans of Swing" ("Sultanoj de Svingo"), el ilia 1978 samtitolita debuta albumo, atingis la liston de dek plej vendataj en Britio kaj Usono. Ĝi estis sekvita de aliaj sukcesoj inkluzivantaj"Romeo and Juliet" (1981), "Private Investigations" (1982), "Twisting by the Pool" (1983), "Money for Nothing" (1985), kaj "Walk of Life" (1985).[2] Ilia plej komerce sukcesa albumo, Brothers in Arms (1985), vendis pli ol 30 milionojn da kopioj; ĝi estis la unua albumo vendinta milionon da kopioj sur kompakta disko kaj estas la oka plej vendita albumo en historio de brita muziko.[3]

La sono de la grupo venas el diversaj influoj inkluzivante ĵazon, folkon kaj kontreon kaj la blusmuzikan rokon de J. J. Cale kaj Eric Clapton. Estis pluraj ŝanĝoj en konsisto, kun Mark Knopfler kaj Illsley estantaj la nuraj konstantaj membroj. Post la definitiva likvido en 1995, Knopfler lanĉis lian solludan karieron plentempan. Dire Straits gajnis kvar Grammy Premiojn, tri Brit Awards, kaj diversaj aliaj premioj.[4] Ili estis inkluditaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2018.

Mark Knopfler, en 2015

Membroj de la bando[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj en studio:

  • Dire Straits (1978)
  • Communiqué (1979)
  • Making Movies (1980)
  • Love over Gold (1982)
  • Brothers in Arms (1985)
  • On Every Street (1991)

Notoj[redakti | redakti fonton]