Lou Harrison

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Lou Silver HARRISON, usona komponisto, naskiĝis en Portlando (Oregono, Usono) je la 14-a de majo, 1917, kaj mortis en Lafayette (Indianao, Usono) je la 2-a de februaro, 2003.

Harrison estas aparte rimarkita por enmetado de elementoj de la muziko de ne-okcidentaj kulturoj en liajn komponaĵojn. Li uzis muzikilojn kiuj estis faritaj el stanaj skatoloj kaj aliaj materialoj. La plejparto de liaj komponaĵoj estis skribitaj per Naturala gamo anstataŭ Egaltemperamenta gamo. Harrison estas unu el la plej precipaj komponistoj kiuj verkis kun mikro-tonoj.

[redaktu] Biografio

Kiam li estis infano, la familio translokiĝis en Kalifornion, loĝante pli-malpli ĉiujare en nova urbo.

Lin multe influis azia (precipe indonezia) muziko, kaj li komponis por indoneziaj instrumentoj kaj por porokazaj aŭ hazardaj instrumentoj (ekzemple aŭto-bremsiloj).

Je 1943, Harrison transloĝiĝis al la urbo Novjorko kie li laboris kiel muzika kritikisto. Tie li renkontis Charles Ives kaj atentigis la muzikan mondon pri tiu artisto. Li ankaŭ promociis la muzikon de aliaj usonaj komponistoj inkluzive Edgard Varèse, Carl Ruggles kaj Alan Hovhaness. Poste li instruis ĉe Nigra Monto Kolegio. Je 1947, li suferis nervozan paneon kaj transloĝiĝis reen al kalifornio.


Li estis Esperantisto, kaj donis esperantajn titolojn kaj tekstojn al pluraj siaj verkoj, interalie La Koro Sutro (1973; havebla en KD aŭ aŭskultebla dise tra la Interreto).

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.metroactive.com/papers/cruz/08.09.00/harrison-0032.html
•  http://www.music.sjsu.edu/links/harrison
•  http://www.musicaltimes.co.uk/archive/obits/200302harrison.html
•  http://www.umich.edu/~musausa/011%20sp%20middle%20period.htm

[redaktu] Nekrologo

Ĉi tiu artikolo pri "Lou Harrison" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.