Kore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kore ankaŭ estas la tradicia bretona nomo de komunumo france nomata Coray.
Kore
Deveno Francio Nantes, Francio
Ĝenroj Rokmuziko
Retejo elkore.free.fr
vdr

Kore estas sesopa rokgrupo de Nantes, Francio kiu kantas en Esperanto. Ĝis nun ili eldonis nur du KD-ojn. La bando koncertis en diversaj festivaloj en Tuluzo (KAFE), Strasburgo (IJK), kaj Angulemo. Kris daŭrigis sian vojon sola por verki kaj poluri sian stilon antaŭ ol kuniĝi kun François Tijou, kromnomita “Fiks”, gitaristo, kaj lia amiko David Hadjadj, multinstrumentisto kaj aranĝisto el Parizo. El tiu nova kunlaborado, deko da titoloj estis registritaj en 2007, kio nun faras de Kore muzika triopo en studio, kaj sesopo da muzikistoj diverstendencaj sursceneje.

La neŭtrala lingvo, kun latinslavaj sonorecoj, deklinaciata per tekstoj ofte aŭtobiografiaj, donas al la bando veran identecon. Laŭ la maniero de mitaj bandoj, Kore distingiĝas per lingva, muzika, kaj voĉa originalecoj kiu komplete forestas de la aktualaj scenejoj tre avidataj! Tio estas bedaŭrinda, ĉar Kore deziregus malkovrigi sian varietean popmuzikon tiom al la ĝenerala publiko kiom al la tutmonda esperantistaro.

Anaro[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.