Basgitaro
Basgitaro estas muzika korda instrumento. Ĝi similas al gitaro sed ĝia sono estas je unu oktavo pli malalta, do baso. Muzikisto kiu ĝin ludas estas basgitaristo.
Basgitaro precipe ludas basan parton, kiun en pasinteco ofte ludis kontrabaso. Kun drumo ĝi kreas bazon de ritmo kaj subtenas melodion. Ĝi estas uzata en multaj stiloj inklude roko, metalroko, punko, popo aŭ bluso. En iuj muzikaj ĝenroj ĝi estas uzata ankaŭ kiel solo-instrumento, ekz. en ĵazo, funko aŭ Latin-Amerika muziko.
Enhavo |
[redakti] Historio
Origine estis kiel basgitaro nomata instrumento, kiu ekestis meze de la 19-a jarcento kaj hodiaŭ nomiĝas kontragitaro: variaĵo de gitaro, kiu aldone al la 6 kutimaj kordoj ankoraŭ havis 5-12 aldonajn kordojn sur dua gitara kolo. Tiu instrumento ankoraŭ hodiaŭ estas uzata en folklora muziko kiel akompanilo de kantistoj aŭ de aliaj, melodiaj instrumentoj.
[redakti] Konstruo
[redakti] Sonproduktado
Laŭ maniero de sonproduktado estas dinstingataj akustikaj, elektroakustikaj kaj elektraj basgitaroj.
[redakti] Kordoj
Basgitaro kutime havas 4 kordojn sed ekzistas ankaŭ variantoj kun 5 aŭ 6 kordoj.
[redakti] Fretoj
Ekzistas basgitaroj kaj fretaj kaj senfretaj. Dum ludado de la senfretaj oni povas uzi pli specifajn ludmanierojn, similajn al tiuj de kontrabaso.
[redakti] Similaj instrumentoj
[redakti] Viola baixo
Viola baixo estas basgitar-simila instrumento de la portugala muzika ĝenro Fado. Krome ĝi uziĝas en la tradiciaj portugalaj instrumentaj ensembloj, kiuj nomiĝas "tunas". En la muzika ĝenro la instrumento ne nepras, sed pli kaj pli ofte uziĝas kaj substrekas la ritmon per basaj tonoj.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Muziko |