Motown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motown
diskeldonejonegoco vd
Dum 12-a de januaro 1959 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Berry Gordy vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando Usono
Posedata de Capitol Music Group vd
filiaj kompanioj Rare Earth Records • Soul • Tamla vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Motown Records estas usona diskeldonejo posedata de Universal Music Group. Ĝi estis fondita de Berry Gordy Jr. kiel Tamla Records la 7an de Junio, 1958,[1][2] kaj aligita kiel Motown Record Corporation la 14an de Oktobro, 1960.[3] Ties nomo, nome kunfandaĵo de motor kaj town (urbo), iĝis kromnomo por Detroit, kie la marko origine havis sidejon.

Motown ludis gravan rolon en la rasintegrigo de popolmuziko kiel marko posedata de afrikusonanoj kiu atingis (eklektik-universalan) crossover sukceson. En la 1960-aj jaroj, Motown kaj ĝiaj filiaj markoj (kiel Tamla Motown, marko uzita ekster Usono) estis la plej granda parto de la samnoma muzika stilo "Motown", nome stilo de soula muziko kun ĉeftendenca pop pop-altiro. Motown estis la plej sukcesa soulmuzika marko, kun neta havaĵo de 61 milionoj da usonaj dolaroj. Dum la 1960-aj jaroj, Motown atingis 79 diskojn en la pinta deko de la pintolisto Billboard Hot 100 inter 1960 kaj 1969.

Post la ras-tumultoj de 1967 en Detroit, kaj la perdo de la ŝlosila teamo de kantoverkado kaj produktorado Holland–Dozier–Holland tiun jaron pro pagodisputoj, Gordy translokigis Motown al Los-Anĝeleso, Kalifornio. Motown ekspansiis al produktado en kino kaj televido. Ĝi estis sendependa kompanio ĝis MCA Records aĉetis ĝin en 1988. PolyGram aĉetis la markon el MCA en 1993, sekvita de MCA sukcedanto Universal Music Group, kiu akiris PolyGram en 1999.[1]

Motown pasigis multon de la 2000-aj jaroj kun sidejo en Novjorko kiel parto de la filioj de UMG nome Universal Motown kaj Universal Motown Republic Group. El 2011 ĝis 2014, ĝi estis parto de la divizio The Island Def Jam Music Group de Universal Music.[4][5][6] En 2014, tamen, UMG anoncis la dissolvon de Island Def Jam, kaj Motown revenis al Los-Anĝeleso por funkcii sub la Capitol Music Group, nune funkcianta el la Turo Capitol.[7] En 2018, Motown estis enmetita en la Ritmenblusa Muzikfamularo en ceremonio okazinta en la Muzeo Charles H. Wright.[8]

En 2021 Motown separiĝis el Capitol Music Group por iĝis sendependa marko denove.[9]

La 29an de Novembro, 2022, Ethiopia Habtemariam anoncis, ke ŝi ĉesos esti estro de Motown.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Cruz, Gilbert (12a de Januaro, 2009). "A Brief History of Motown". Time. Arkivita el la originalo la 5an de Februaro, 2021. Alirita la 15an de Oktobro, 2016.
  2. History - Classic Motown. Motown Records. Arkivita el la originalo je 11a de Januaro, 2017. Alirita Alirita la 15an de Oktobro, 2016. Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-11. Alirita 2023-01-05.
  3. Woodford, Arthur M.. (2001) This is Detroit, 1701 - 2001, 1‑a eldono, Detroit, Mich.: Wayne State University Press, p. 198. ISBN 0-8143-2914-4.
  4. Ethiopia Habtemariam Named Senior Vice President of Motown Records. Billboard.biz (10a de Aŭgusto, 2011). Arkivita el la originalo je 4a de Januaro, 2013. Alirita 12a de Decembro, 2011.
  5. . A Young Music Executive Takes Over at Motown (10a de Aŭgusto, 2011). Arkivita el la originalo je 17a de Januaro, 2016.
  6. Brandon Creed Joins Universal Republic And Island Def Jam Motown. Universal Music (15a de Aŭgusto, 2011). Arkivita el la originalo je 13a de Novembro, 2011. Alirita 12a de Decembro, 2011.
  7. "A revitalized Capitol Records forges a new path forward", 2015-02-03.
  8. "Motown Records Leads the 2018 Rhythm & Blues Hall of Fame Class of Inductees". SoulTracks. Arkivita el la originalo la 4an de Aŭgusto, 2020. Alirita la 15an de Majo, 2020.
  9. Millman, Ethan (8a de Marto, 2021). "Ethiopia Habtemariam, Motown Records' New CEO, on Recentering Black Music in Culture". Rolling Stone.
  10. . Ethiopia Habtemariam to Step Down From Motown Records (29a de Novembro, 2022).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jon Fitzgerald (January 1995). “Motown Crossover Hits 1963–1966 and the Creative Process”, Popular Music 14 (1), p. 1–11. doi:10.1017/s0261143000007601. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]