The Quarrymen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Quarrymen
Persona informo
TTT
Retejo http://www.originalquarrymen.co.uk/
vdr

The Quarrymen (literumita ankaŭ "the Quarry Men", nome la Quarry-uloj) estas brita grupo de skiflo/rokenrolo, formita de John Lennon en Liverpool en 1956,[1] kiu evoluis al the Beatles en 1960. Origine konsistanta de Lennon kaj kelkaj amikoj el la lernejo, the Quarrymen ekhavis sian nomon el verso de la himno de ilia lernejo, nome Quarry Bank High School. La patrino de Lennon, nome Julia, instruis sian filon ludi banĝon, kaj Lennon kaj Eric Griffiths kiel ludi siajn gitarojn laŭ maniero simila al tiu de banĝo, kaj instruis ilin simplajn akordojn kaj kantojn.

Lennon fondis skiflan grupoj kiu estis dum mallonge nomita the Blackjacks, sed ili ŝanĝis la nomon antaŭ publikaj ludoj. Kelkaj rakontoj atribuas al Lennon la elekton de la nova nomo; aliaj rakontoj atribuas al amiko Pete Shotton la sugeston de la nomo. The Quarrymen ludis en festoj, dancolernejoj, kinejoj kaj amatoraj skiflaj eventoj antaŭ Paul McCartney aliĝis en Oktobro 1957. George Harrison aliĝis komence de 1958 je rekomendo de McCartney, kvankam Lennon dekomence malakceptis ĉar li sentis, ke Harrison (14-jaraĝa kiam li estis prezentita al Lennon) estas tro juna. McCartney kaj Harrison lernis en la Liverpool Institute.

La grupo faris amatoran registron en 1958, ludante la kanton de Buddy Holly nome "That'll Be the Day" kaj "In Spite of All the Danger", kanto verkita de McCartney kaj Harrison. La grupo ŝanĝiĝis al rokenrolo, pro kio kelkaj el la dekomencaj membroj foriris. Tio lasis kune Lennon, McCartney, kaj Harrison, kiuj ludis laŭ kelkaj aliaj nomoj, kiel Johnny and the Moondogs kaj Japage 3 antaŭ reveni al la nomo the Quarrymen en 1959. En 1960, la grupo ŝanĝis sian nomon al "The Beatles".

En 1997, la kvar survivantaj originaj membroj de the Quarrymen reunuiĝis por ludi en la 40a datreveno de la ĝardenfesto en kiu Lennon kaj McCartney renkontiĝis por la unua fojo. Ekde 1998, ili ludis en landoj ekster Britio kaj publikigis kvar albumojn. Tri originaj membroj ankoraŭ ludas kiel the Quarrymen.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Biographies". Originalquarrymen.co.uk. Alirita ĉe la 24a de Marto 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]