Psikedelaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinteza meskalino, normale biosintezita de pejoto kaj kelkaj aliaj kaktoj. Meskalino estis la unua psikedela kombinaĵo, kiu estis eltirita kaj izolita.[1]

La psikedelaĵoj estas droga klaso, kies ĉefa rezulto estas kaŭzi psikedelajn spertojn per agonismo de serotoninaj receptoroj, kaŭzante pensajn kaj vidajn/aŭdajn halucinojn kaj ŝanĝojn de konscio.[2][3] Gravaj psikedelaĵoj inkludas meskalinon, LSD, psilocibinon kaj DMT. Studoj montras, ke psikedelaĵoj estas fizike sendanĝeraj kaj ne kondukas al dependeco. Studoj faritaj per psilocibino en psikoterapia medio rivelas, ke psikedelaĵoj povas helpi la kuracadon de alkohola kaj nikotina dependecoj.[4]

Malsame ol aliaj psikoaktivaj drogoj, kiel stimulaĵoj kaj opioidoj, psikedelaĵoj emas kvalite ŝanĝi la ordinaran konscian sperton. Dum stimulaĵoj kaŭzas viglosentojn kaj opioidoj produktas malstreĉan, eŭforian staton, la psikedela sperto estas ofte komparata kun neordinaraj formoj de konscio kiel tranco, meditado, jogo, religia ekstazo, sonĝo kaj eĉ preskaŭ-mortaj spertoj. La plejparto da psikedelaĵoj meteblas en unu el tri familioj de kemiaj kombinaĵoj: triptaminoj, fenetillaminojlizergamidoj.

Multaj psikedelaĵoj estas kontraŭleĝaj tutmonde laŭ la protokoloj de Unuiĝintaj Nacioj, foje esceptante uzon en religia aŭ esplora kunteksto. Malgraŭ tiuj kontroloj, distra uzo de psikedelaĵoj estas ofta.[5][6]

Tradicia uzado[redakti | redakti fonton]

Psikedelaĵoj estas delonge uzataj en tradiciaj medicinoj kaj religioj pro sia perceptata kapablo akceleri korpan kaj psikan sanigon. Tiukuntekste, ili ofte estas konataj kiel "enteogenoj". Indiĝenaj amerikaj kuracistoj, uzante meskalino-havajn kaktojn (plej menciinde pejotlon, la kakton de Sankta Petro, kaj Echinopsis peruviana) raportis sukceson kuracante alkoholismon, kaj mazatekaj kuracistoj regule uzas psilocibinajn fungojn por divinado kaj sanigado. Ajahuasko, kiu enhavas la potencan psikedelaĵon DMT, estas uzata en Peruo kaj aliaj partoj de Sud-Ameriko por spirita kaj korpa sanigado kaj ankaŭ en religiaj festivaloj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Klasikaj aŭ serotoninecaj psikedelaĵoj (agonistoj de la serotonina receptoro 5-HT2A) inkludas LSD-on, psilocibinon (aktiva konsistigaĵo de psilocibinaj fungoj), psilocinon (alia aktiva konsistigaĵo de tiaj fungoj), meskalinon (aktiva konsistigaĵo de pejotlo), kaj DMT (aktiva konsistigaĵo de ajahuasko kaj ĥemia kombinaĵo nature produktata en la homa korpo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peyote San Pedro Cactus – Shamanic Sacraments. D.M.Taylor.
  2. Serotonin and Hallucinogens”, Neuropsychopharmacology Reviews 21, p. 16S–23S. doi:10.1016/S0893-133X(98)00135-3. 
  3. Psychedelic drugs induce 'heightened state of consciousness', brain scans show, guardian.com. Alirita: 23.04.2017.
  4. (April 2016) “Psychedelics”, Pharmacological Reviews 68 (2), p. 264. Alirita 10a de Novembro 2017.. 
  5. Krebs TS, Johansen PØ (28a de Marto 2013). “Over 30 million psychedelic users in the United States”, F1000Research 2. doi:10.12688/f1000research.2-98.v1. 
  6. Garcia-Romeu A, Kersgaard B, Addy PH (Aŭgusto 2016). “Clinical applications of hallucinogens: A review”, Experimental and Clinical Psychopharmacology 24 (4), p. 229–268. doi:10.1037/pha0000084. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]