Yesterday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yesterday
E-titolo Kredis mi
border Paul McCartney
Paul McCartney
Artisto Paul McCartney
Albumo Help!
Publikigo 1965
Ĝenro Pop-muziko
Firmao Parlophone
Tekstisto Paul McCartney
Komponisto Paul McCartney
Produktisto George Martin
vdr

Yesterday” (laŭvorte "hieraŭ") estas anglalingva popmuzika kanto verkita de Paul McCartney en la jaro 1965. Ĝi aperis en la samjara albumo Help!.

Kvankam “Yesterday” estis verkita nur de Paul McCartney, oni kutime nomas la duopon Lennon/McCartney kiel aŭtorojn. Ĝi estis la unua kanto de Beatles kantata de membro de la grupo solostile kaj ankaŭ tiel registrita. La violona aranĝo devenis de la tiama produktisto George Martin. Fakte temas pli pri kanto klasikstila, ol pri kanzono.

Yesterday” estas la plej ofte registrita kanto en la historio de popmuziko. La artikolo en Guinness World Records proponas pli ol 1600 postversiojn fare de tuta aro de tre diversstilaj kantistoj inklude de Marianne Faithfull, Tose Proeski, The Mamas and the Papas and Barry McGuire, The Seekers, Joan Baez, Donny Hathaway, Michael Bolton, Bob Dylan, Liberace, Frank Sinatra, Matt Monro, Elvis Presley, Ray Charles (1967), Marvin Gaye, Daffy Duck, Jan & Dean, The Sylvers, Wet Wet Wet, Plácido Domingo, The Head Shop, Billy Dean, En Vogue, Muslim Magomajev, kaj Boyz II Men.

En Esperanto aperis en 1981 solsoprana versio Kredis mi kantata de Alberta Casey[1], kiel la 5-a zono de flanko A de San Diego vokas (2:15), laŭ traduko de David Jordan.

Postaj tradukoj publikiĝis rete: i.a. “Hieraŭ ĵus” de Simono Pejno[2], “Bela tag’” de Harald Micheel[3], kaj “Hieraŭ mi” de Emanuele Rovere[4].

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vikio Kantaro: Kredis mi. Kontrolita en 2013.01.26.
  2. Vikio Kantaro: Hieraŭ ĵus. Kontrolita en 2013.01.26. Vd. ankaŭ arĥivitan retpaĝon de la tradukinto mem.
  3. Vikio Kantaro: Bela tag’. Kontrolita en 2013.01.26.
  4. YouTube: Hieraŭ mi.