Eddie Cochran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddie Cochran
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1938 (1938-10-03)
en Albert Lea
Morto 17-an de aprilo 1960 (1960-04-17) (21-jaraĝa)
en Bath
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Cypress
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bell Gardens High School
Familio
Amkunulo Sharon Sheeley
Okupo
Okupo gitaristokantistokantaŭtorokomponisto • rokmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.eddie-cochran.info
vdr

Ray Edward COCHRAN (3a de Oktobro, 1938 – 17a de Aprilo, 1960) estuis usona rokenrola muzikisto. Kantoj de Cochran, kiel "Twenty Flight Rock", "Summertime Blues", "C'mon Everybody" kaj "Somethin' Else", kongruis kun la frustracioj kaj deziroj de la junularo meze de la 1950-aj kaj komence de la 1960-aj jaroj.[1] Li spertis per multnivela registrado, disformigaj teknikoj, kaj supertavoligo eĉ en siaj plej fruaj unuopaĵoj.[2] Li ludis gitaron, pianon, basgitaron, kaj drumojn.[1] Lia aspekto kiel intense vestita kaj alloga junulo kun ribelema sinteno ekzempligis la vivostilon de La rokenrolistoj de la 1950-aj jaroj, kaj je lia morto li fakte atingis ikonan statuson.[3]

Cochran eniris en muzikon tre juna, ludante en lerneja bando kaj lernigante sin mem ludi blusgitaron.[2] En 1954, li formis dueton kun la gitaristo Hank Cochran (sen parenca rilato). Kiam ili disiĝis la sekvantan jaron, Eddie ekkarieris kiel kantoverkisto kun Jerry Capehart. Lia unua sukceso venis kiam li ludis la kanto "Twenty Flight Rock" en la filmo The Girl Can't Help It, en kiu stelulis Jayne Mansfield. Tuj poste, li subskribis registrokontrakton kun Liberty Records kaj lia unua disko por tiu diskeldonejo, nome "Sittin' in the Balcony", stariĝis ĝis la numero 18a en la usona sukcesolisto de Billboard.

Cochran mortis estante nur 21-jaraĝa en Hospitalo de Bath, Somerset, post trafikakcidento en Chippenham, Wiltshire, fine de sia brita turneo kun Gene Vincent la 16an de Aprilo 1960. Ĝuste ludinta en la Bristola Hipodromo, survoje al sia posta rendevuejo, Vincent, Cochran kaj la kantoverkisto Sharon Sheeley estis suferintaj grandrapidan trafikakcidenton en privatmendita taksio. La aliaj du pasaĝeroj survivis sen gravaj vundoj, sed Cochran, kiu estis forĵetita el la vehiklo, suferis seriozajn cerbovundojn kaj mortis la sekvan tagon. Kiam ili estis preparante la entaksiigon, Vincent kaj Cochran malakceptis la kunveturan peton de ilia muzikisto Tony Sheridan. Sheridan tiel evitis la tragedian trafikakcidenton [4] kaj siavice iĝis influa por la muzika elstarigo de multaj britaj grupoj kiuj ludis en Hamburgo kien li translokiĝis, kio estos poste la nomita Brita Invado, inter kiuj The Beatles.

Kvankam la plej bonaj konataj kantoj de Cochran estis publikigitaj dum sia vivodaŭro, plej el liaj kantoj estis publikigitaj postmorte. En 1987, Cochran estis enmetita en la Rock and Roll Hall of Fame. Liaj kantoj estis registritaj de granda vario de regsitrartistoj. Paul McCartney mem elektis la kanton de Cochran nome "Twenty Flight Rock" kiel aŭdinda peco, kio impresis John Lennon per lia ludado de la kanto, kio rezultis en lia dungado kiel membro de la skifla grupo de Lennon The Quarrymen, kiu estis poste renomita The Beatles.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . Eddie Cochran: Hall of Fame Essay. Inductees of the Rock and Roll Hall of Fame. Rock and Roll Hall of Fame (1987). Alirita 14a de Aprilo, 2020.
  2. 2,0 2,1 Cochran, Bobby. (2003) Three Steps to Heaven: The Eddie Cochran Story. Milwaukee, Wisconsin: Hal Leonard. ISBN 978-0634032523.
  3. . Eddie Cochran Biography. AllMusic. www.allmusic.com (2020). Alirita 14a de Aprilo, 2020.
  4. Martin Duffy. Are You Tony Sheridan? (RTÉ Doc on One radidokumenta filmo), 17an de Julio 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cochran, Bobby; Van Hecke, Susan (2003). Three Steps to Heaven: The Eddie Cochran Story. Milwaukee, Wisconsin: Hal Leonard. ISBN 978-0634032523.
  • Mundy, Julie; Higham, Darrel (2000). Don't Forget Me: The Eddie Cochran Story. Edinburgh: Mainstream Publishing. ISBN 0-8230-7931-7.
  • Sheeley, Sharon (2010). Summertime Blues. Ravenhawk Books. ISBN 978-1-893660-18-2.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eddie Cochran en la angla Vikipedio.