Cage the Elephant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cage the Elephant
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Matt Shultz en Londono, Anglio en 2008.
Brad Shultz ĉe Barfly en 2008.

Cage the Elephant estas usona rok-bando el Bowling Green (Kentukio), Usono, kiu formiĝis en 2006 kaj poste translokiĝis al Londono, Anglio, en 2008, antaŭ la publikigo de ilia unua albumo. La bando nune konsistas el ĉefkantisto Matt Shultz, ritmogitaristo Brad Shultz, ĉefgitaristo Nick Bockrath, gitaristo kaj klavaristo Matthan Minster, basisto Daniel Tichenor, kaj drumisto Jared Champion.[1] Lincoln Parish estis la ĉefa gitaristo de la bando el ĝia formigo en 2006 ĝis Decembro 2013, kiam li lasis la grupon amikece por sekvi karieron kiel produktoro. La unua albumo de la bando, Cage the Elephant, estis publikigita en 2008 kaj ricevis grandan sukceson, kio okazigis kelkajn sukcesajn radiounuopaĵojn kaj havigis al la bando grandan publikon kaj en Usono kaj en Britio.

Cage the Elephant estas konata pro sia energia koncerta spektaklemo kaj eklectika sonstilo. La unua albumo de la bando estas influita de klasika roko, funko, kaj bluso. Tamen, la dua albumo de la bando, Thank You, Happy Birthday, montris fortan influon de punko-roko same kiel de bandoj kiaj Pixies kaj Nirvana, dum Melophobia estis grava klopodo fare de la bando por trovi sian propran apartan muzikan identecon, kaj havigis al ili nomumon por premio Grammy en 2015 por Plej Bonkvalita Alternativa Muzikalbumo. La kvara albumo de Cage the Elephant, nome Tell Me I'm Pretty, produktorita de Dan Auerbach, estis publikigita en la 18a de Decembro, 2015. Tiu albumo ricevis la premion al la Plej Bonkvalita Rokalbumo en la 59aj Grammy-premioj. La plej ĵusa publikaĵo de la bando, nome Unpeeled, estas koncerta albumo kiu estis publikigita la 28an de Julio, 2017.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Cage the Elephant (2008)
  • Thank You, Happy Birthday (2011)
  • Melophobia (2013)
  • Tell Me I'm Pretty (2015)
  • Social Cues (2019)

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Live from the Vic in Chicago (2012)
  • Unpeeled (2017)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Cage the Elephant". Arkivigite je 2017-04-09 per la retarkivo Wayback Machine www.tcnj.edu. Alirita 2016-09-18.