W.C. Handy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
W. C. Handy en 1941, foto de Carl van Vechten

W. C. Handy (* 16-an de novembro 1873 en Florence, Alabamo; † 28-an de marto 1958 en Novjorko, vere William Christopher Handy) estis usona blus-komponisto, trumpetisto kaj bandestro. Ofte oni nomas lin „patro de la bluso“.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel filo de forliberigita sklavoj W. C. Handy muzike radikis en la eklezia muziko kaj en la sonoj de la liberaera naturo, en kiu li alkreskis. Li ellernis diversjan metiojn, sed baldaŭ aĉetis unuan propran gitaron. Liaj gepatroj ne konsentis pri tio – por ili gitarmuziko estis peko – kaj avizis lin por orgeninstruo, kio pli konvenis al ilia kristana kredo. Juna William Christopher tamen realigis sian volon kaj lernis trumpeto anstataŭ orgenon.


Liaj muzikaj interesoj estis variaj. Li kantis en menestrela spektaklo kaj laboris kiel bandestro, ĥordirektisto, kornetisto kaj trumpetisto. En 1893 li koncertis je la internacia ekspozicio en Ĉikago. La 19-an de julio 1896 Handy geedziĝis kun Elizabeth Price. Samjare, en la aĝo de 23 jaroj, li estris la bandon Mahara’s Colored Minstrels, kun kiu li dum tri jaroj vojaĝis tra duona Usono kaj Kubo kompense de 6 dolaroj da salajro ĉiusemajne. Postsekve la geedza paro ekloĝis en Huntsville en Alabamo proksime de Florence, kie naskiĝis la unua el ses gefiloj la 29-an de junio 1900.

W.C. Handy kaj la bando de la Teachers' Agricultural and Mechanical College, Normal, Alabama, 1900 Handy kun barbo en la malfono

Ekde 1900 ĝis 1902 Handy instruis muzikon ĉe mezlernejo por nigruloj, antaŭ ol li denove vojaĝis kun Mahara’s Minstrels. En 1902 li vagadis tra Misisipio, kie li kontaktis kun la origina muziko de la simplaj nigruloj. Ekde 1903 li estris dum ses jaroj nigrulan bandon, The Knights of Pythias, en Clarksdale en Misisipio.

En 1909 la bando translokiĝis al Memphis, Tenesio, ekloĝante ĉe Beale Strato. Tiutempe Handy evoluigis el siaj observadoj de nigrula muziko kaj la reago de la blankuloj je tiu ĉi stilo, kiu poste famiĝos kiel bluso. En 1909 ekestis Memphis Blues, publikigita en 1912, kiu validas kiel la unua iam ajn pulikigita bluspeco. La peco konatigis Hendion al pli granda publiko. Ankaŭ ĝi inspirus la novjorkan dancparon Vernon kaj Irene Castle al evoluigo de fokstroto. Handy vendis la rajtojn pri Memphis Blues por 100 dolaroj.

En 1917 Handy transloĝiĝis al Novjorko, kie li esperis trovi pli bonajn laborkondiĉojn. Samtempe ĵazmuziko populariĝis, kaj multaj komponaĵoj de Handy fariĝis ĵazaj normkantoj. En la 1920-aj jaroj Handy malfermis sian propran diskeldonejon Handy Record Company en Novjorko.

La 14-an de januaro 1925 Bessie Smith kaj Louis Armstrong faris per St. Louis Blues de Handy unu el la plej bonajn blusregistraĵojn de la 1920-aj jaroj. En 1926 Handy eldonis blus-antologion, Blues: An Anthology: Complete Words and Music of 53 Great Songs, verŝajne la unua provo, amplekse dokumenti bluson kaj kompreni ĝin ero de la usona kulturo. Junion de 1929 ekestis filmo, en kiu Bessie Smith kantis St. Louis Blues kaj kiu ĝis 1932 aperis kiel antaŭfilmo en kinejoj ĉie en Usono. La venkiro de bluso estis nehalltigebla.

En 1941 Handy publikigis sian membiografion Father of the Blues: An Autobiography. En 1944 aperis Unsung Americans Sing, libro pri nigrulaj kaj blankulaj muzikistoj. Entute Handy verksi kvin librojn (vd. malsupre).

Pro akcidento Handy blindiĝis en 1943. Post la morto de sia unua edzino li edzinigis en 1954 je la aĝo de 80 jaroj sian sekretariinon Irma Louise Logan, kiu, kiel li ofte akcentis, fariĝis liaj okuloj. En 1955 Handy suferis apopleksion kaj devis uzi ekde tiam rulŝegon. Okaze de lia 84-a naskiĝdatreveno pli ol 800 gastoj kunvenis en Hotelo Waldorf-Astoria. La 28-an de marto 1958 W. C. Handy mortis. Pli ol 25.000 homoj partoprenis la entombig-solenaĵon en Harlemo. Pli ol 150.000 homoj ariĝis en la ĉirkaŭaj stratoj. W. C. Handy estas entombigita sur Tombejo Woodlawn en la novjorka urboparto Bronkso.

Komponaĵoj de W. C. Handy (selekto)[redakti | redakti fonton]

Notoj de Beale Street Blues el 1919
  • The Memphis Blues (verkita en 1909, publikigita 1912)
  • St. Louis Blues (1912)
  • Yellow Dog Blues (1912)
  • Loveless Love
  • Aunt Hagar’s Blues
  • Beale Street Blues (1916)
  • Long Gone John (From Bowling Green)
  • Chantez-Les-Bas (Sing ’Em Low)
  • Atlanta Blues
  • Oops

Libroj de W. C. Handy[redakti | redakti fonton]

  • Blues: An Anthology: Complete Words and Music of 53 Great Songs (1926)
  • Book of Negro Spirituals
  • Father of the Blues: An Autobiography, New York, Macmillan 1941, Collier 1970
  • Unsung Americans Sung (1944)
  • Negro Authors and Composers of the United States

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de Usono
  • En 1958 aperis filmo pri la vivo de W. C. Handy, St. Louis Blues.
  • La W. C. Handy Museum je Florence en Alabamo festas ĉiujare je la 16-a de novembro la naskiĝdatrevenon de W. C. Handy per muziko, kuko kaj senpaga eniro.
  • En 1983 W. C. Handy eniĝis en la Nashville Songwriters Hall of Fame.
  • Ĉiujare okazas la W. C. Handy Music Festival en Florence je Alabamo.
  • Handy Award ne estas germana premio por la plej multfunkcia poŝtelefono, sed renoma usona distingo por blusmuzikistoj.
  • La usona senato proklamis la jaron 2003 jaro de la bluso, memore de la unua bluso, kiun W. C. Handy verkis 100 jarojn antaŭe.
  • En 1993 W. C. Handy eniĝis en la Alabama Music Hall of Fame.
  • La 17-an de majo 1969 la ĉefa usona poŝtoficejo eldonis memorpoŝtmarkon honore al W. C. Handy.
  • Ĉe Beale Strato en Memphis, Tenesio troviĝas W.-C.-Handy-Parko kun nature granda bronzostatuo pri W. C. Handy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko