Lucille Hegamin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucille Hegamin
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1894 (1894-11-29)
en Macon
Morto 1-an de marto 1970 (1970-03-01) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo The Evergreens Cemetery
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo flegisto • muzikistokantisto
vdr

Lucille Nelson HEGAMIN (29a de Novembro, 1894 – 1a de Marto, 1970) estis usona kantistino kaj spektaklisto kaj frua afrikusona artisto de bluso.

Novembre 1920, Hegamin iĝis la dua afrikusona bluskantistino kiu registris, post Mamie Smith.[1] Hegamin faris serion de registraĵoj por Arto Records kaj poste por Paramount en 1922. Unu el ŝiaj plej grandaj sukcesoj estis "Arkansas Blues", registrita por Arto kaj publikigita ankaŭ en multaj aliaj firmaoj, kiel Black Swan.[2] Ŝi registris unu el la plej fruaj komponaĵoj de Tom Delaney nome "Jazz Me Blues", en 1921, kaj ĝi iĝis fama agnoskita reprezentatno de ĵaza normkanto.[3] Ŝi poste ludis en koncertoj sed ne faris etendajn turneojn.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stewart-Baxter 1970, p. 16.
  2. Harrison 1990, p. 230.
  3. Komara, Edward, eld. (2006). Encyclopedia of the Blues (2a eld.). Taylor & Francis. p. 262. ISBN 0-415-92700-5.
  4. Harrison 1990, p. 230.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gates, H. L., Higginbotham, E. B., and American Council of Learned Societies. (2009). Harlem Renaissance Lives from the African American National Biography. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0195387953.
  • Harris, Sheldon (1994). Blues Who's Who. (Rev. ed.) New York: Da Capo Press. ISBN 0-306-80155-8.
  • Harrison, Daphne Duval (1990). Black Pearls: Blues Queens of the 1920s. New Brunswick and London: Rutgers. ISBN 0813512808.
  • Stewart-Baxter, Derrick (1970). Ma Rainey and the Classic Blues Singers. London: Studio Vista. ISBN 0-289-79825-6.