Septakordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Septakordo, ankaŭ tritokvinta septakordo estas kvarsono: al la trisono, kiu konsistas el gamnoto, trito kaj kvinto, aldoniĝas la septo. Septakordoj apartenas krom la trisonoj al la plej gravaj akordoj de la maĵore-minore-tonala muziko.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Septakordoj validis en la tradicia harmoniaro kiel disonancaj kaj dissolvendaj. Nur en la 19-a jarcento la septakordo iom post iom evoluis al akordtipo, kiu ne nepre bezonis dissolvon. La origina simbola graveco, kiun la kvarsonoj havis ekzemple en la baroko), perdiĝis pro ilia ofta uzado ekde la malfruromantismo.[1] En la ĵazharmoniaro la septakordo kun ĉiuj siaj formo ludas centran rolon kaj anstataŭas la trisonon kiel harmonia "baza materialo".

Formado kaj specoj de septakordoj[redakti | redakti fonton]

Septakordoj ekestas per tavoligo de tri tritoj sur bazotono. Ili konsistas el bazotono, trito, kvinto kaj septo el la tonmaterialo, kiun antaudonas la bazanta gamo.

La specoj de septakordoj distingiĝas rilate siaj intervalstrukturo. Jena tabelo surlistigas la nomojn de la diversaj septakordoj, sur kiuj trisonoj ili baziĝas, kia septo aldoniĝas, kiel oni formas ilin ekzemple sur la tono c, kiel oni notas ilin kiel akordsimboloj , kaj sur kiuj ŝtupoj de jenaj gamoj ili aperas: maĵoro, natura/eolia, harmonia kaj melodia minoro (supren; malsupren la melodia minoro estas egala kun la natura):

nomo trisono +septo Ekzemplo akordsimbolo maĵoro natura minoro harmonia minoro melodia minoro supren
dominanta septakordo maĵoro eta c–e–g–b♭ C7 5-a 7-a 5-a 4-a, 5-a
grandsepta akordo*) maĵoro ega c–e–g–b Cmaj7, CΔ, C7+ 1-a, 4-a 3-a, 6-a 6-a
minora septakordo minoro eta c–e♭–g–b♭ Cm7 2-a, 3-a, 6-a 1-a, 4-a, 5-a 4-a 2-a
minora septakordo kun ega septo minoro ega c–e♭–g–b Cmmaj7, CmΔ, Cm7+ 1-a 1-a
duondiminuita septakordo diminuita eta c–e♭–g♭–b♭ CmØ, Cm5-/7 7-a 2-a 2-a 6-a, 7-a
diminuita septakordo diminuita diminuita c–e♭–g♭–b♭♭ C°, C07 7-a
aŭgmentita septakordo aŭgmentita ega c–e–g♯–b C5+/maj7, C5+/7+ 3-a 3-a

*) ankaŭ: „maĵora septo“

Inversigoj de septakordoj[redakti | redakti fonton]

Inversigoj de septakordoj
Inversigoj de septakordoj

Septakordoj povas aperis en la baza pozicio kaj en tri inversigoj:

  • baza pozicio - septakordo
  • 1-a inversigo - kvintosesta akordo
  • 2-a inversigo - tritokvarta akordo
  • 3-a inversigo - duto-akordo

La akordnomoj devenas el la ĝeneralbaso kaj deduktiĝas el ties intervaltavoligo sur la plej malalta akordotono.

Apartaĵoj kaj dissolvo de dominantaj septakordoj[redakti | redakti fonton]

Dominanta septakordo[redakti | redakti fonton]

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Dominanta septakordo estas aŭdata kaj interprretata (ĉefe pro la tendenco de siaj strebotonoj) preskaŭ ĉiam kiel dominanto. Nur esceptokaze ĝi povas aperi ankaŭ en alia funkcio, ekzemple se ĝi aperas (kiel gam-apartena akordo) sur la 4-a ŝtupo de la suprenira melodia minorgamo en subdominanta funkcio.

Dissolviĝo[redakti | redakti fonton]

Je la dissolviĝo de dominanta septakordo du tonoj havas klaran tendencon.

La tritotono de dominanta septakordo estas samtempe strebotono (7-a ŝtupo de la gamo) kaj strebas supren (etan duton) en la bazotonon de la 1-a ŝtupo (toniko). La septotono de dominanta septakordo malsupreniras kiel strebotono (en maĵoro je eta, en minoro je ega duto) en la tritotonon de la toniko.

Se en kvarvoĉa tonmetaĵo la baza tono en la baso moviĝas kvarton supren aŭ kvinton malsupren al tiu de la toniko, restas nur la kvintotono. Tiu plejofte malsurpreniras al la bazotono de la toniko aŭ supreniras al la tritotono de la toniko. Per tio la dissolviĝo de kompleta dominanta septakordo rezultigas en kvarvoĉa komponaĵo malkompletan toniko-trisonon, al kiu mankas la kvintotono. La baza tono estas triobla aŭ bazotono kaj tritotono estas duoblaj, ĉar la kvinto povas desupri en la bazotonon aŭ alsupri en la tritotonon.

Je tiel nomata malkompleta dominanta septakordo la bazotono estas duobla, anstataŭe mankas la malpli karakteriza tono, la kvintotono. (La tritotono decidas pri la minora aŭ maĵora karaktero, la septotono ja nur faras septakordon septakordo. La manko de perfekta kvinto preskaŭ ne orelfrapas). Ĉi tiu dissolviĝas je kvarvoĉa tonmetaĵo en kompletan trisonon kun duobla bazotono.

Apartaj formoj[redakti | redakti fonton]

Alia formo estas la senbazotona dominantseptakordo. Tiu ĉi laŭ strukturo ne estas septakordo, sed diminuita trisono de la 7-a ŝtupo. Ĝia strebotona streĉo (pro la enesta tritono) aperigas ĝin tamen en dominanta funkcio (reprezentante la dominantan septakordon). En strikta kvarvoĉa tonmetaĵo oni uzas ĝin preskaŭ ĉiam kiel sestakordo, tio signifas la trito resp. la kvinto (nombrata ekde la ne plu ekzistanta bazotono) kuŝas en la baso kaj estas duobligita. Estas malpermesite duobligi unu el la du aliaj tonoj, ĉar temas pri strebotonoj, kies kontrapunkte ĝusta traktado kondukus al unutaj kaj oktaj paraleloj.

Duondiminuita septakordo[redakti | redakti fonton]

Duondiminuita septakordo aperas gam-apartene en maĵoro sur la 7-a ŝtupo kaj en (natura kaj harmonia) minoro sur la dua ŝtupo. Krom tio ĝi aperas je la suprenira melodia minorgamo sur la sesa kaj sepa ŝtupoj.

  • En maĵoro la funkciteorio rigardas ĝin kiel senbazotonan dominantan septnaŭtan akordon de la 5-a ŝtupo kaj havas kiel tia dominantan funkcion.
  • La duondiminuita septakordo sur la 2-a ŝtupo de natura kaj harmonia minoro havas subdominantan funkcion, ĉar ĝia tonprovizo – kvankam en alia sinsekvo – konformas kun la akordo kun aldona sesto starigita sur la subdominanto.
  • Je melodia minoro (supren) ekestas la iomete paradokse ŝajna situacio, ke la septakordo sur la 4-a ŝtupo ja laŭstrukture estas senbazotona dominanta septnaŭta akordo, ĝia funkcio tamen pro la 4-a ŝtupo estas tiu de subdominanto. Senproblema tamen estas la funkciteoria interpretado de la septakordo sur la 7-a ŝtupo kiel senbazotona dominanta naŭtakordo, kiu jen – diference al la ĵusa akordo – ankaŭ aperas vere en dominanta funkcio.

Diminuita septakordo[redakti | redakti fonton]

Diminuita septakordo konsistas el diminuita trisono kun diminuita septo. Ĉar ĉiuj intervaloj inter najbaraj tonoj estas etaj tritoj, ĝi estas simetria akordo. Ĉi tiun akordon oni ankaŭ povas rigardi kiel senbazotonan dominantan septnaŭtan akordon, kiu havas dominantan funkcion. Ĝi aperas kiel gam-apartena akordo de la 7-a ŝtupo de la harmonia minorgamo.

Dissolvo de diminuita septakordo
En diminuita septakordo efikas fortaj strecoj pro ĝia intervalkonsisto. La kadra intervalo (diminuita septo) strebas per ambaŭ tonoj enen, same la du diminuitaj kvintoj. El tio rezultas je dissolvo, kiu konsideras je ĝia voĉkonduko ĉiujn intervalajn streboj, la duobligo de la tritotono de la celtrisono. Plursenseco de la diminuita septakordo

Rheinberger nomis la diminuitan septakordon la „ĥameleono de la harmoniscieno“. Ĝi estas en si mem absolute simetria, kaj ĝiaj inversigoj estas je egalŝtupa agordo laŭ strukturo kaj sono ne plu distingeblaj. Pro tio ĉiu tono estas (eventuale post respektiva enharmonio) komprenebla kiel strebotono, tiel ke estas 4 dissolveblecoj tonale malsamaj.

Ekde Monteverdi ĝi esprimas en drama muziko la afekciojn de teruro, de surprizo, de doloro, de morto ktp. Pro la dufoje enesta tritono, kiu kiel Diabolus in musica estis ofte uzata diablosimbolo, la diminuita septakordo taŭgas aparte ankaŭ por la prezentado de la horora kaj demona (Ekzemple: motivo de Samiel en Freischütz de Carl Maria von Weber).

En la impresionisma muziko ĝi perdis (kiel multaj akordoj) sian funkciharmonian gravecon kaj estas ofte uzata kiel sonkolora akordo por kromataj movoj (paralelmovoj). Jen kaj jen ankaŭ pli fruaj komponistoj tamen jam uzis kromatajn movojn (ekzemple J. S. Bach en sia Kromata fantazio kaj fugo BWV 903).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reinhard Amon, Lexikon Harmonielehre, ISBN 3-900695-70-9, p. 323

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]