Dominanta septnaŭta akordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dominanta septnaŭta akordo, ankaŭ dominantseptnaŭtakordo, dominantnaŭtkorddominanta naŭtakordo, estas naŭtakordo sur la dominanto. Ĝi estas ankaŭ komprenebla kiel dominantseptakordo kun aldonita naŭto.

Granda (g3) kaj eta naŭtakordo (k3) kun bazotono G. Alivorte: Sur la bazotono de la akordo kuŝas granda trito (en la supra notekzemplonomita „g3“), sur ĉi tiu eta trito („k3“), sur ĉi tiu plua eta trito kaj sur tiu ĉi finfine aŭ granda aŭ eta trito; La tuta sonamplekso estas granda nauto („g9“) aŭ eta naŭto („k9“).

Aperaĵoj de dominanta septnaŭta akordo[redakti | redakti fonton]

Dominanta septnaŭta akordo estas kvinsono, kiu ekestas per tritotavoligo. Ĝia bazotono troviĝas sur la kvina ŝtupo (dominanto) de la respektiva tonalo. Super ĉi tiu bazotono sonas la granda trito kaj la perfekta kvinto, la eta septo (vidu dominantseptakordo) kaj la granda aŭ eta naŭto. Se estas la granda naŭto, oni diras „granda naŭtakordo“, se estas la eta naŭto, oni diras „eta naŭtakordo“.

En C-maĵoro ekzemple g estas la kvina ŝtupo kaj per tio la bazotono de la dominanta septnaŭta akordo. La trisono g-b-d estas dominantakordo, la kvarsono g-b-d-f dominantseptakordo, la kvinsono g-b-d-f-a aŭ g-b-d-f-a♭ dominanta septnaŭta akordo.

Ĉar je naŭtakordo temas pri kvinvoĉa akordo, en kvarvoĉa tonmetaĵo oni devas ellasi unu tonon. Tiu kutime estas la kvinto; en la ekzemplo la d. (septo kaj kompreneble naŭto devas enesti, la trito destinas, ĉu temas pri maĵoro aŭ minoro. Sen bazotono oni ricevas la malsupre priskribotan mallongigitan dominantan septnaŭtan akordon.)

La dissolvo de septnaŭta akordo[redakti | redakti fonton]

Je la dissolvo de la granda dominanta septnaŭta akordo la naŭto direktiĝas malsupren, en la kazo de la eta dominanta septnaŭta akordo etan duton; celtono estas ambaŭkaze la kvinto de la toniko.

La aliaj dissolvoreguloj laŭas al tiuj de septakordo: La bazotono de dominanto saltas perfektan kvinton supren aŭ perfektan kvinton malsupren sur la bazotonon de la toniko; la trito de dominanto moviĝas etan duton supren al la bazotono de la toniko; la kvinto de dominanto paŝas plentonon malsupren al la bazotono de la toniko; la septo glitas etan duton malsupren al la trito de la maĵortoniko aŭ grandan duton malsupren al la trito de la minortoniko.

Ekzemplo: g-b-d-f-a resp. g-b-d-f-a♭ → c-c-e-g resp. c-c-e♭-g

La mallongigita dominanta septnaŭta akordo[redakti | redakti fonton]

Kiam je dominanta septnaŭta akordo „mankas“ la bazotono, oni diras mallongigita dominanta septnaŭta akordo. En la funkciteorio oni skribas trastrekitan D kun altenmetitaj 7 kaj 9. Mallongigita „granda naŭtakordo“ konformas kun tiel nomata duondiminuita, mallongigita „eta naŭtakordo“ al diminuita.

Ekzemplo: b-d-f-a resp. b-d-f-a♭ („mankas“ g)

Uzado de dominanta septnaŭta akordo[redakti | redakti fonton]

Pluraj sinsekvaj naŭtakordoj – jen eltranĉo el Nuages de Claude Debussy

La dominanta septnaŭta akordo estas stila karakterizaĵo aparte de la romantisma lida kaj instrumenta tonmetaĵo. Kiel multaj akordoj, kiuj origine staris en specife funkciteoria interrilato, ankaŭ la naŭtakordo memstariĝis harmonie kaj aperas foje sendissolviĝe kaj vicigite (komparu la apudan notekzemplon).