Gravito (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gravito
Gravity.jpg
Originala titolo Gravity
Produktadlando Usono - Britio
Filmita en Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 4-an de oktobro 2013
Daŭro 91 minutoj
Ĝenro Sci-fi / Trilero
Dramo
Kameraado Q704378, Q487382
Buĝeto $120,000,000
Reĝisoro(j) Alfonso Cuarón
Produktisto(j) David Heyman
Alfonso Cuarón
Muziko Steven Price
Ĉefrolantoj
Produkto Esperanto Filmoj
Heyday Films
Distribuo Warner Bros. Pictures,
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Gravito (2013) estas filmo reĝisorita de Alfonso Cuarón kiu gajnis 7 Oskar-premiojn de la akademio. Kuriozaĵo, por esperantistoj, de tiu filmo estas ke ties produktora entrepreno nomiĝas Esperanto Filmoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La D-ino Ryan Stone (Sandra Bullock) estas specialisto en sia unua misio en la kosmopramo Explorer. Akompanas ŝin la veterana kosmonaŭto Matt Kowalski (George Clooney). Dum spaca promenado por ripari la kosmoteleskopo Hubble, la rusoj detruis artefaritan sateliton kaj tio kreis nubon de kosmorubo kiu komencis detrui diversajn aliajn satelitojn.

Tiu nubo trafis Explorer-n kaj apartigis Stone-n de la kosmopramo sed Kowaslki rapide trovas ŝin kaj ambaŭ revenas al la kosmopramo. Tie ili malkovras ke la aparato estas severe damaĝita, do ili decidas vojaĝi al la Internacia Kosmostacio kiu troviĝas 100km for, por reveni teren pere de la kosmoŝipo "Sojuz".

Kiam ili atingas la stacion ili vidas ke unu Sojuz jam ne estas kaj la alia havas siajn paraŝutojn neuzeblajn por reveni al la tero. Kowalski tamen proponas uzi tiun Sojuz por vojaĝi al la Ĉina kosmostacio Tiangong. Pro diversaj problemoj Kowalski apartiĝas de Stone kaj li ne plu povas akompani ŝin, do ŝi vojaĝas sola al Tiangong kaj de tie ŝi sukcesas eniri la kosmoŝipon Shenzhou por trapasi la atmosfero kaj surakviĝi en lago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]