Kosmorubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La satelito LDEF estas grava fonto de informo pri la malgrandaj kosmorubaĵoj.

Oni nomas kosmorubon ĉiu senutila artefarita objekto kiu orbitas la Teron. Ĝi konsistas el aĵoj tiel diferencaj inter si kiel restaĵoj de malnovaj raketoj kaj satelitoj, restaĵoj de eksplodaĵoj kaj etaj eroj de farboj.

Kosmorubo fariĝis granda zorgo dum la lastaj jaroj ĉar kolizioj kun ĉi tiuj objektoj je altaj rapidoj povas esti tre danĝeraj por la satelitoj kaj kosmoŝipoj kiuj orbitas la Teron kaj estigi eĉ pri da kosmorubo, procezo nomata Kisleer-sindromo. La Internacia Kosmostacio havas blendon ĝuste pro tio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1958, Usono lanĉis sateliton nomita Vanguard. Ĝi fariĝis unu el la plej daŭra kosmorubaĵo, kaj en Marto de 2008 restis kiel la plej malnova peco ankoraŭ orbitanta.

Laŭ la libro Envisioning Information de Edward Tufte, kosmorubaj objektoj inkludas ganton kiun la kosmonaŭto Ed White perdis en la unua usona kosma promenado, kameraon kiun Michael Collins perdis dum misio Gemini 10, forĵetaĵojn el la kosmostacio Mir dum 15 jaroj, ŝraŭbŝlosilon kaj dentobroson. Sunita Williams ankaŭ perdis kameraon dum eksterveturila agado en misio STS-116. La plejmulto de tiaj strangaj objektoj reeniris post kelkaj semajnoj pro la orbito kie ili estis delasitaj kaj ilia eta grando. Ĉi tiaj objektoj ne estas gravaj rilate al la kosmorubo. En la alia flanko troviĝas eksplodaĵoj, ĉar ili vere kontribuas al la kresko de kosmorubaĵoj. Pli malpli 100 tunoj de pecoj estiĝintaj en tiaj eksplodaĵoj ankoraŭ restas en orbito. La plejmulto de la kosmorubaĵoj troviĝas en la malalta tera orbito.

La unua oficiala raportita manovro de la kosmopramo por eviti kolizion kun kosmorubaĵo okazis dum misio STS-48 en septembro 1991. Oni bezonis uzi la rego-pelilojn dum 7 sekundoj por eviti la kolizion kun kosmorubaĵo el la satelito Cosmos 955.

En 2006, restaĵoj el rusa spiona satelito pasis je danĝera distanco de aviadilo Airbus, kiu portis 270 pasaĝerojn, kiam ili reeniris en la Teron super la Pacifika Oceano, kiu estas konsiderita unu el la plej sekuraj lokoj por reenirigi satelitojn pro sia grandaj neloĝataj areoj. La plej malbona nekontrolita reeniro okazis en julio 1979 kiam la kosmostacio Skylab reeniris antaŭ ol planite kaŭzante falon de kosmorubaĵoj sur la aŭstralia dezerto.

Mezurado kaj kvanto[redakti | redakti fonton]

Kosmoruba denso rilate al la alto laŭ ESA MASTER-2001.

La United States Strategic Command subtenas katalogon kiu nuntempe enhavas ĉirkaŭ 13 000 objektojn, plejparte por ne havi miskomprenojn kun eblaj malamikaj misiloj. Multaj surgrundaj radaroj kaj teleskopoj, kaj ankaŭ kosmaj teleskopoj, estas uzataj por mezuri la kvanton de kosmorubaĵoj. Tamen, la plejmulto de la kosmorubaĵoj restas kaŝitaj. Ekzistas pli ol 600 000 objektoj pli grandaj ol 1 cm orbitante la Teron (laŭ la ESA Meteoroid and Space Debris Terrestrial Environment Reference, modelo MASTER-2005).

Aliaj fontoj de mezurado de kvanto inkludas la mezur-kampanjoj fare de ESA per sia Teleskopo pri kosmosubo, TIRA[1], radaro de Goldstone, radaro de Haystack[2] kaj la radararo de Cobra Dane[3].

Reenirita kosmorubaĵo ankaŭ esta informfonto pri la kosmorubaĵoj pli malgranda ol milimetro. La satelito LDEF estis liverita per la kosmopramo Challenger en misio STS-41-C kaj reprenita per la kosmopramo Columbia dum misio STS-31. Ĝi pasigis 68 monatojn orbitante la Teron. La studado de sia surfaco permesis analizon de la direkta distribuo kaj konsisto de la kosmorubo.

La sunpaneloj de la Kosmoteleskopo Hubble revenigita Teren dum misioj STS-61 de la kosmopramo Endeavour kaj STS-109 de la kosmopramo Columbia estas grava fonto de informo pri la kosmoruba medio. La signoj de kolizioj sur ĝi surfaco estis mezuritaj kaj klasigitaj por la ESA por validigi la komputikajn modelojn pri la kosmoruba medio.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la doktoro Walter Flury[4], fakulo pri kosmorubo de la Eŭropa Kosma Agentejo, la konsisto de la kosmorubo estas pli malpli la jenan:

  • Funkciantaj kosmoveturiloj - 7%
  • Nefunkciantaj kosmoveturiloj - 22%
  • Restaĵoj de raketoj - 17%
  • Objetoj rilataj al misioj - 13%
  • Aliaj - 41%

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monitoring Space - Efforts Made by European Countries (PDF). Alirita 2006-03-08.
  2. MIT Haystack Observatory. Alirita 2006-03-08.
  3. AN/FPS-108 COBRA DANE. Alirita 2006-03-08.
  4. Space debris spotlight. Alirita 2008-06-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]