Kosmopramo Challenger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Shuttle-challenger.jpg

Kosmopramo Challenger (E-e defianto) (NASA Orbita Veturila Specifado: OV-099) estis la dua Kosmoprama orbitilo igita en servo. Colombia estis la unua. La virga flugo de Challenger estis je la 4-a de aprilo, 1983, kaj ĝi kompletis naŭ misiojn antaŭ diseriĝo 73 sekundoj post la lanĉo por sia deka misio, je la 28-a de januaro, 1986. La kosmopramo eksplodis en alto de 15 ĝis 16 km kaj mortis ĉiu 7 kosmonaŭtoj. Ĝi estis la - ĝis tiam - plej grava akcidento en la kosmohistorio de Usono. (Por pli pri la Challenger-a katastrofo, vidu katastrofo de kosmopramo Challenger.) Challenger estis anstataŭita per la Kosmopramo Endeavour kiu unue flugis en 1992, ses jaroj post la katastrofo.

La 28-an de januaro 1986, 73 sekundojn post la starto de misiono STS-51-L, la kosmopramo eksplodis en alto de 15 ĝis 16 km kaj mortis ĉiu 7 kosmonaŭtoj. Ĝi estis la - ĝis tiam - plej grava akcidento en la kosmohistorio de Usono.


Historio[redakti | redakti fonton]

Challenger estis nomita laŭ la HMS Challenger, brita korveto kiu efektivigis pioniran globan maran ekspedicion dum la 1870-oj.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La pramo estis konstruita per uzo de korpa kadro(STA-099) kiu komence estis farita kiel testilo. STA-099 ne estis originale intencita por kosmoflugado; sed NASA trovis ke ĝia reuzo estis pli malmultekosta ol reekipado de la testa Kosmoprammo Enterprise (OV-101) por esti kosminda, kiel originale planita.

Challenger (kaj la pramoj konstuitaj post si) havis pli malmultajn kahelojn en sia Prama Termikprotekta Sistemo ol Colombia. Plej multaj da la kaheloj sur la pagŝarĝaj pordoj, supera flugila surfaco, kaj malantaua fuzelaĝa surfaco estis anstataŭigitaj per blanka nomex-a felta izolaĵo de DuPont. Tiu ĉi modifaĵo lasis al Challenger porti 1130 kg pli da pagŝarĝo ol Colombia. Challenger ankaŭ estis la unua pramo havi kapsupren-montrilan sistemon similan al tiuj trovitaj en militaraj kaj civilaj avioj. Tiu ĉi sistemo forigis la bezono rigardi al la instrumenta panelo dum malsupreniĝo kaj lasis al la pramanaro pripensi pli pri flugado de la pramo.

Flugoj kaj Modifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Post la unua flugo, Challenger rapide fariĝis la laborĉevalo de la kosmoprama floto de NASA, flugante multe pli da flugoj jare ol Colombia. Dum 1983 kaj 1984, Challenger flugis 85% da ĉiuj kosmopramaj misioj. Eĉ tiam kiam Discovery kaj Atlantis kuniĝis kun la floto, Challenger' restis ofte uzita kun tri misioj jare dum 1983-1985. Challenger, kune kun Discovery , estis modifita ĉe Kosmocentro John F. Kennedy por esti ebla porti la supera etaĵo de la Centaur-G-a raketo en sia pagŝarĝejo. Se STS-51-Lestus sukcesa, la sekva misio de Challenger estus deplojado de la sondo Ulysses kun la Centaur por studi la polajn regionojn de la Solo.

La multaj kosmoflugaj atingoj de Challenger inkludis la unuan Usonanino, Afrik-usonanon, kaj Kanadanon en kosmo, tri Kosmolabajn misiojn, kaj la unuan noktan lanĉon kaj noktan surteriĝon de kosmopramo. Malgaje, Challenger ankaŭ estis la unua kosmopramo kiu detruiĝis akcidente dum misio. La kolektita disrompaĵoj de la veturilo nun staplas en dekomisiita miilaj siloj ĉe Aerarmea Stacio ĉe Cape Canaveral. De tempo al tempo, pluaj pecoj de disrompaĵo de la pramo elondiĝas sur la Florida marbordo. Kiam tio ĉi okazas, ili estas kolektitaj kaj portitaj al la siloj por staplado. Pro sia frua perdo, Challenger estis la sola kosmopramo kiu neniam portis la "viandbul"-an emblemo de NASA.

Lanĉa dato Nomumo
4-a de aprilo 1983 STS-6
18-a de junio 1983 STS-7
30-a de aŭgusto 1983 STS-8
3-a de februaro 1984 STS-41-B
6-a de aprilo 1984 STS-41-C
10-a de oktobro 1984 STS-41-G
29-a de aprilo 1985 STS-51-B
29-a de julio 1985 STS-51-F
30-a de oktobro 1985 STS-61-A
28-a de januaro 1986 STS-51-L

Pereo de Challenger[redakti | redakti fonton]

Challenger detruiĝis en la dua minuto de STS-51-L, la deka misio de la pramo je la 28-a de januaro, 1986, kiam O-ringa obturilo sur ĝia dekstra prama solida kromraketo (SBR) misfunkciis. La O-ringoj misfunkciis primare pro ripeta trokunpremo dum muntado. Tiu ĉi misfunkciado allasis plumon de flamo liki el la SBR kaj trabruli la praman eksternan cisternon. Likva hidrogeno disverŝis el al eksterna cisterno kaj ekbrulis tranĉade de la kroĉilo tenanta la SBR-on en ĝia loko. La SBR svingis furioze kaj bategis en la dekstran alon de Challenger. Tio ĉi kauzis la tutan praman muntaĵon devii forkurse kaj la supersona aerfluo rapide disigis Challenger-on. Sekvanta enketo konkludis ke malbona aplikado de la stiren-butadien-kaŭĉukaj (SBR) obturiloj, malkutime malvarmaj temperaturoj, rapide trokunpremitaj O-ringoj dum muntado, kaj manko de inspektado kulpis por la katastrofo.

La enĝeniera kialo sub la decido uzi SBR-on anstataŭ la antaŭe uzita silikona kaŭĉuko strikte estis kost-sparado kiel direktivo de NASA. La logiko sub la ŝanĝo estis ke ĉe la temperaturo de likva hidrogeno (-252.87 °C/ -423.17 °F) aŭ likva oksigeno (-183 °C/-297.3 °F), iu ajn garnaĵa materialo estus frostigita solide. La difekto en tiu ĉi pensmaniero estis ke la kunprema rigidiĝo (resaltiĝaj ecoj) de SBR allasas unu unu kunpremon dum tenado de obturo. Pliaj kunpremoj postulas ke la tuta O-ringa muntaĵo esti anstataŭita por teni la junton obturitan. Kvankam oni sciis tiun ĉi informon, la cisternoj estis apartigitaj kaj rekunmetitaj trifoje sen anstataŭado de la SBR. La pli malvarmaj temperaturoj de la mateno eble pli malhelpis la jam marĝenan obturon. Garnaĵoj de silikona kaŭĉuko, kiu estis antaŭe uzitaj, havas pli bona resaltiĝo post kunpremo, eĉ kun la malalta temperaturo, sed estis supozitaj tro multekostaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


legu: Katastrofoj en la kosmoesploro