Shenzhou (kosmoŝipo)
| Kosmoŝipo Shenzhou | ||
|---|---|---|
| Priskribo | ||
| Funkcio: | Unua homporta kosmoŝipo de Ĉinio. | |
| Ŝipanaro: | 3 | |
| Dimensioj | ||
| Alto: | 9,25 m | |
| Diametro: | 2,8 m | |
| Volumeno: | 14,00 m3 | |
| Motoroj | ||
| Ĉefa motoro (N2O4/MMH) : | 10000 N | |
| Karakteroj | ||
| Vivodaŭro: | 20 tagoj | |
| Apogeo: | 324 km | |
| Perigeo: | 196 km | |
| Klinangulo: | 42,5 gradoj | |
| Moduloj | ||
Modula desegno de la kosmoŝipo Shenzhou |
||
Shenzhou estas la nomo de kosmoveturilo desegnita kaj uzata de Ĉinio por ĝia homa kosmofluga programo. La nomo povas esti tradukita kiel "Dia Veturilo", "Magia Ŝipo". Ĝia desegno elvokas la rusan kosmoŝipon Sojuz, sed ĝi estas pli granda. Krome, male al la kosmoŝipo Sojuz, la orbita modulo de la kosmoŝipo Shenzhou havas sian propran propulsadan, sun-povuman kaj regan sistemojn, kio ebligas aŭtonoman flugadon. La unua homportanta flugo okazis la 15-an de oktobro 2003. Dum marto 2005, asteroido estis nomita 8256 Shenzhou honore al la kosmoveturilo.
Enhavo |
Historio [redakti]
La unuaj agadoj de Ĉinio pri homa kosmoflugado komencis dum 1968, kun projektita lanĉo dum 1973.[1] Kvankam Ĉinio lanĉis ne homportan sateliton en 1970 kaj havas viglan nehomportan programon ekde tiam, ĉi tiu provo estis nuligita pro manko da mono kaj politika intereso.
La nuntempa Ĉina programo por homa kosmoflugado komencis la 1-an de aprilo 1992 kiel Projekto 921/1, kaj la laboroj komencis la 1-an de januaro 1993. La origina planado konsistis el tri fazoj:
-
- Fazo 1: lanĉo de du ne homportaj versioj de la homporta kosmoŝipo, sekve de la unua ĉina homporta lanĉo dum 2002.
- Fazo 2: ĝis 2007, serio de flugoj por testi la teknologiojn, fari rendevuojn kaj endokiĝojn ĉe orbito, kaj uzi bazan kosman laboratorion.
- Fazo 3: konstrui grandan (20 t) kosmostacion dum la periodo 2010-2015, vizitita de la kosmoŝipoj Shenzhou.
La ĉefaj desegnistoj de la kosmoveturilo Shenzhou estas, inter aliaj, Qi Faren kaj Wang Yongzhi.
La unuaj kvar ne homportaj test-flugoj okazis dum 1999, 2001, kaj 2002. Sekvis homportaj flugoj dum 2003, 2005 kaj 2008. Ili estas lanĉitaj per la raketo Longa Marŝo 2F el la kosmocentro ĉe Jiuquan.
La unua ne homporta misio komencis la 9-an de novembro 1999, kaj la nomo Projekto 921/1 estis ŝanĝita al Shenzhou, nomo elektita de Jiang Zemin. Sekvis aliaj tri sukcesaj ne homportaj flugoj.
La kvina lanĉo, Shenzhou 5, estis la unua homporta (Yang Liwei) kaj okazis je la 9:00 (UTC +8) la 15-an de oktobro 2003.
Misioj lanĉitaj [redakti]
- Shenzhou 1 – 19-a de novembro 1999 – ne homporta test-flugo
- Shenzhou 2 – 9-a de januaro 2001 – portis bestojn
- Shenzhou 3 – 25-a de marto 2002 – portis test-menekenon
- Shenzhou 4 – 29-a de decembro 2002 - portis test-menekenon kaj diversajn sciencajn eksperimentojn
- Shenzhou 5 – 15-a de oktobro 2003 - Yang Liwei plenumis 14 Ter-orbitojn
- Shenzhou 6 – 12-a de oktobro 2005 – 5-taga misio kun Fei Junlong kaj Nie Haisheng
- Shenzhou 7 – 25-a de septembro 2008 – ŝipanaro el tri homoj kun Zhai Zhigang, Liu Boming, kaj Jing Haipeng; kosma promenado de du el la membroj de la ŝipanaro
Planataj misioj [redakti]
- Shenzhou 8 - 31-a de oktobro 2011 – ne homporta misio, rendevuo kaj endokiĝo kun Tiangong 1.
- Shenzhou 9 - 2011 (?) – ne homporta misio, endokiĝo kun Tiangong 1 post Shenzhou 8.
- Shenzhou 10 - 2011 (?) – homporta misio kun tri kosmonaŭtoj, endokiĝo kun Tiangong 1 post Shenzhou 8 kaj Shenzhou 9 por formi kosman laboratorion.
- Shenzhou 11 - 2012 (?) – homporta misio por porti la duan ŝipanaron al la kosma laboratorio Tiangong 2.[2]
Ĉi tiu agadmaniero estas la sama uzata de Sovetunio dum la komenco de la Projekto Sojuz.
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ Mark Wade (2009). Shuguang 1. Alirita March 4, 2009.
- ↑ 神八2010年首飞 运载火箭将有重大变化(组图) (June 26, 2008). Alirita July 8, 2008.
- Shenzhou. Alirita 21 July 2005.
- "China's first astronaut revealed, BBC, March 7, 2003.
- Brief history of Russian aid to Chinese space program. Alirita 7 June 2007.
- Details on purchase of Soyuz descent capsule by China, Space.com. Alirita 7 June 2007.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Flickr: Photos tagged with shenzhou, photos likely relating to Shenzhou spacecraft
- Mission highlights of Shenzhou 7
- Subsystems and Project management of Shenzhou 7