Tarahumara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarahumara
Flago
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Tarahumaraj virinoj kun infano

Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La viroj nomas sin pro tio Rarámuri (‘Tiu, kiu rapide kuras’, t. e. ‘kuranto’). La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro. Ilia vivareo estas ĉ. 50.000 km² en sudokcidento de meksika federacia ŝtato Chihuahua kaj tiel kelkaj el la plej altaj montopintoj de Sierra Madre Occidental. La areo entenas multajn kanjonojn – inkluzive la faman Barranca del Cobre. Dum la jaro ili ĉiam retiriĝis en la nepaseblan montaran areon de Alta Tarahumara kaj Baja Tarahumara.

Pro ili izolita vivo, la tarahumara-popolo povis rezervi siajn tradiciojn. Ili vivas en proksimeco de la urbo Creel. Tie ekzistas en la “Complejo Ecoturístico Arareko” tarahumara ejido (komerca kooperativa kolektivo) kun pinarboj, akvofaloj, varmegaj akvofontoj kaj kavernaj loĝejoj. 90 % de la hodiaŭ 50.000-ana tarahumara-popolo vivas en la urbetoj Bocoyna, Urique, Guachochi, Batopilas, Carichi, Balleza, Guadalupe y Calvo kaj Nonoava. Ili vivtenas sin ĉefe el agrikultura agado.

Ili religio estas sinkretisma, konsistas el instruoj de la katolika eklezio kaj el ilia tradicia paganismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]