Chichén Itzá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Templo de la grandaj tabloj
Chichén Itzá, Piramido de Kukulcán

Chichén Itzá estas ruinejo en Jukatano (Meksiko), ĉ. 120 km oriente de Mérida. Ĝi estis loĝata ekde 400 far majaoj kaj la toltekoj konkeris ĝin ĉ. 1000. Post la translokiĝo de la politika centro al Mayapán en ĉ. 1300, okazis longa disfalo.

Laŭ arkeologaj studoj, Chichén Itza apartenas al Piramidoj de Kukulkano (El Castillo). Pli gravaj memoraĵoj estas la grandega pilkoludejo kaj la "Caracol" (heliko) nomata observatorio. Sur la norda flanko de la parko troviĝas Cenote kun arkeologiaj tombejoj.

La fama mondkonata foto pri golejo

En Chichén Itzá, oni trovis 7 ludkampojn por ludi la mezamerikajn pilkoludojn. La plej granda estas granda 166 per 68 metroj kaj tiel la plej granda pilkoludkampo en malnova Mezameriko.

Ĉiĉen-Icao en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Ĉiĉen-Icao:

Citaĵo
 
Super Ĉiĉen-Icaon Nezaŭhtezoma kaj Uttu
ŝvebas, ĉefurbon riĉan de la Tolteka-Majaa
kulturo: -Jen la Hejmo de l'Virgulinoj kaj alte
la Korto de l'Pilkludo, Konstruo de l'Militistoj
kun mil kolonoj skulptaj ĉirkaŭ la centra masono,
la Kukulkan-fortreso kaj la Sanktejo Helika.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La monda kulturheredaĵo - Chichén Itzá

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126-127.