Nim Li Punit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nim Li Punit
arkeologia loko [+]

LandoBelizo

Supermara alteco37 m [+]
Koordinatoj16° 19′ 0″ N, 88° 48′ 0″ U (mapo)16.316666666667-88.8Koordinatoj: 16° 19′ 0″ N, 88° 48′ 0″ U (mapo)

Nim Li Punit (Belizo)
Nim Li Punit (Belizo)
DEC
Nim Li Punit
Nim Li Punit

Map
Nim Li Punit
Vikimedia Komunejo:  Nim Li Punit [+]
vdr

Nim Li Punit estas nomo de majaa urbo en Toledo, Belizo (Mezameriko). La nomo devenas de la majaa lingvo kaj signifas "grandan ĉapelon", kio rilatas al skulptaĵo tiea de majaa reĝo. La majaoj ekloĝis sur la loko dum la 5-a jarcento. Nim Li Punit estis retrovita nur en la jaro 1976, kiam oni tie serĉis nafton.

En Nim Li Punit ekzistas tri placaj ĉirkaŭitaj de pluraj konstruaĵoj, inter ili ankaŭ ŝtupopiramidoj (la plej alta estas 12,2 metrojn alta) kaj 25 steleoj (el kiuj la plej granda estas 9,5 metrojn alta). Kelkaj steleoj estas ne finitaj, pro kio oni supozas, ke oni subite ne plu loĝis en la urbo. Ŝajnas, ke Nim Li Punit kulminis dum la postklasika erao.

La loko situas je ĉirkaŭ 40 km de Punta Gorda, proksime de la majaa ruinaro Lubaantun.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]