San Bartolo (ruinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

San Bartolo estas loko de la antikva majaa civilizo. Ĝi situas en la departamento El Petén de Gvatemalo, nordoriente de Tikal.

La loko[redakti | redakti fonton]

La majaaj ruinoj entenas ĉ. 24 m-an piramidon kaj reĝan tombejon.

La piramido estis kontruata ĉ. 300 a.K. kaj estis kompletigitaj en 50 p.K.. La lokon malkovris teamo de William Saturno el Harvard University en 2001. La elfosado komenciĝis en marto de 2003.

Oni ekzamenis murpentraĵojn kaj pruviĝis per karbon-datuma metodo, ke ili estis pentritaj en 100 a.K.. La pentraĵoj montras la estiĝon de la majaa kosmo, scenojn, la Maizan dion. La sekvaj majaaj murpentraĵoj estas el la 8-a jarcento.

La scenoj de la murpentraĵoj prezentas ankaŭ la estiĝon de la majaa reĝlando, ties dian devenon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]