Listo de majaaj ruinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Iama imperio de la majaoj

La Listo de majaaj ruinoj montras la ĝis nun konatajn kaj arkeologie pristuditajn ruinejojn de la majaoj. Troviĝas en ĝi kaj iam loĝitaj lokoj, kaj nur religiaj lokoj (ceremoniejoj kaj oferejoj). La imperio de la majaoj kaj la nomitaj ruinoj troviĝas en la nuna regiono de la ŝtatoj:

La majaoj ekloĝis en la regiono verŝajne jam ĉirkaŭ 10.000 a.K., la unuaj vilaĝoj estas datumitaj je ĉirkaŭ 2.000 a.K..

Informoj pri historio kaj vivo de la majaoj troviĝas en la ĉefartikolo Majaoj.

La listo estas alfabeta laŭ la nomo de la ruinoj.

Lando Nomo Regiono Ekloĝigo Priskribo Bildo
Gvatemalo Gvatemalo Aguateca Peten 250 Estas unu el la plej bone konservitaj lokoj en Gvatemalo Aguateca-plaza.jpg
Belizo Belizo Altun Ha Belizo -200 13 temploj (la plej alta 16 metrojn alta) kaj loĝejoj Belize.AltunHa.Panorama.01.jpg
Meksiko Meksiko Bonampak Chiapas 600 Pluraj temploj kun eksterordinaraj murpentraĵoj Bonampak pyramid.jpg
Meksiko Meksiko Cacaxtla Tlaxcala 400 La centro de la urbo estas 200 metrojn longa kaj 25 metrojn alta altaĵo Mexico.Tlax.Cacaxtla.02.jpg
Belizo Belizo Cahal Pech Cayo -1000 34 religiaj kaj loĝejaj konstruaĵoj, 2 pilkludejoj kaj ŝvitbano Cahal Pech Belize.jpg
Meksiko Meksiko Calakmul Campeche 200 Pli ol 6.000 konstruaĵoj kaj 45 metrojn alta piramido Campeche
Belizo Belizo Caracol Cayo -1200 La plej alta konstruaĵo estas 34 metrojn alta piramido; dum la kulmino loĝis tie ĉirkaŭ 120.000 ĝis 180.000 homoj Caracol-Temple.jpg
Salvadoro Salvadoro Cerén San Salvador 400 Estis kovrita en la jaro 600 post vulkanerupcio per 5 metrojn da cindroj, same kiel Pompejo
Belizo Belizo Cerros Corozal -330 3 grandaj akropoloj ĉirkaŭitaj de pluraj placoj kaj piramidoj; la plej alta konstruaĵo estas 22 metrojn alta  
Meksiko Meksiko Chichén Itzá Jukatanio 500 Templourbo kun diametro de ĉirkaŭ unu kilometro; la ĉefa konstruaĵo estas la piramido El Castillo Chichen Itza pyramid.jpg
Gvatemalo Gvatemalo Cival Peten -600 27 metrojn alta ŝtupopiramido ĉirkaŭita de temploj kaj placoj  
Meksiko Meksiko Coba Quintana Roo 600 5 konstruaĵaroj kun 47 metrojn alta piramido Coba-Small-Pyramid.jpg
Meksiko Meksiko Comalcalco Tabasco 800 Plej okcidenta templejo de la majaa kulturo kun ĝis nun pli ol 300 identigitaj strukturoj Comalcalco.jpg
Honduro Honduro Copán Copán 160 Grandaj temploj, piramidoj, altaroj, pilkludejo, steleoj, reliefoj kaj monumenta hieroglifŝtuparo Copan-balveld.jpg
Belizo Belizo Cuello Orange Walk -2000 Trovaĵoj de la plej malnovaj majaaj loĝejoj  
Gvatemalo Gvatemalo Dos Pilas Peten 629 Fondita kiel gvardejo de Tikal - poste malamiko de Tikal  
Meksiko Meksiko Dzibilchaltún Jukatanio -900 Ruinoj de ĉirkaŭ 8.000 konstruaĵoj; la plej fama el ili la templo de la sep pupoj  
Meksiko Meksiko Ek Balam Jukatanio inter 100 kaj 300 La akropolo estas unu el la plej granda de la majaoj Ekbalam-Wall-Round-Building.png
Gvatemalo Gvatemalo El Mirador Peten -1000 La plej granda majaa metropolo de la antaŭklasika erao kun du grandaj piramidoj (72 kaj 55 metrojn altaj)  
Belizo Belizo El Pilar Cayo -500 Pli ol dek grandaj piramidoj, 25 placoj kaj aliaj konstruaĵoj  
Meksiko Meksiko Kabah Jukatanio -300 Piramidoj, palacoj, triumfarkoj kaj palaco de la maskoj Kabah-Temple-of-the-Masks.jpg
Gvatemalo Gvatemalo Kaminaljuyu Gvatemalurbo -1500 Pli ol 100 altaĵoj kaj tombejoj rande de la ĉefurbo Gvatemalurbo  
Meksiko Meksiko Kohunlich Quintana Roo -200 Konstruaĵoj de Rio-Bec-stilo, ekzemple la palaco de la maskoj
Kohunlich.JPG
Gvatemalo Gvatemalo La Corona Peten ankoraŭ ne datumita 90x50cm granda kalkŝtona plato kun 140 skribsignoj  
Meksiko Meksiko Labná Jukatanio 700 Palaco, pordego kaj El Mirador en Puuc-stilo Labna-Arche.jpg
Belizo Belizo Lamanai Orange Walk -1500 Granda ĉeftemplo kaj cento da aliaj konstruaĵoj; estas unu el la plej longe kontinue loĝitaj majaaj urboj. Lamanai.jpg
Belizo Belizo Lubaantun Toledo 700 Konstruaĵoj el kalkŝtonblokoj sen mortero Lubaantun-structure.jpg
Meksiko Meksiko Maní Jukatanio -2000 Trovo de tri gravaj majaaj kodeksoj  
Meksiko Meksiko Mayapan Jukatanio 1000 400 konstruaĵoj, inter ili 114 temploj ĝis nun identigitaj  
Gvatemalo Gvatemalo Nakbé Peten -1400 Du grandaj temploareoj kun temploj inter 40 kaj 72 metrojn altaj Nakbe str.JPG
Belizo Belizo Nim Li Punit Toledo 500 Ŝtupopiramidoj (la plej alta inter ili 12 metrojn alta) ĉirkaŭitaj de tri placoj  
Meksiko Meksiko Palenque Chiapas 500 Granda palaco kun pluraj temploj, akvedukto kaj belegaj tomboŝtonoj Palenque Ruins.jpg
Gvatemalo Gvatemalo Quiriguá Izabal 200 Multaj skulptaĵoj kaj steleoj, la plej granda el ili 10 metrojn alta kaj 65 tunojn peza GT Quirigua StelaD detail.JPG
Meksiko Meksiko Rio Bec Campeche 600 Donis la nomon al la Rio-Bec-stilo, kiun karakterizas ŝajnturoj kaj ŝajnŝtuparoj  
Salvadoro Salvadoro San Andrés La Libertad -900 Estis forlasita post vulkanerupcio kaj nur ĉirkaŭ 6000 jarojn poste loĝita denove
Meksiko Meksiko Sayil Jukatanio 600 85 metrojn longa kaj 3 etaĝojn alta palaco ĉirkaŭita de temploj kaj steleoj Sayil.Palacio.jpg
Gvatemalo Gvatemalo Takalik Abaj Retalhuleu -800 80 konstruaĵoj kun pluraj placoj kaj preskaŭ 300 ŝtonmonumentoj kil steleoj aŭ altaroj
Gvatemalo Gvatemalo Tikal Peten -700 3.000 strukturoj kiel temploj, palacoj, pilkludejoj, altaĵoj, terasoj, placoj, akveduktoj, cisternoj kaj steleoj Tikal9.jpg
Meksiko Meksiko Toniná Chiapas 400 multaj surskribitaj steleoj, altaroj kaj stukofriso Tonina 1.jpg
Meksiko Meksiko Tulúm Quintana Roo 600 Troviĝas sur kalkŝtonklifo, 12 metrojn super la Kariba Maro 75px
Meksiko Meksiko Ŭmal Jukatanio 700 Konstruaĵoj en Puuc-stilo kun konstruaĵoj sur homfaritaj esplanadoj La Gran Pyramide.jpg
Meksiko Meksiko Xochicalco Morelos -200 Temploj, palacoj, pilkludejoj, ŝvitbanoj, bone konservita stelobservejo kaj belegaj reliefoj sur iaj konstruaĵoj Xochicalco.jpg
Belizo Belizo Xunantunich Cayo 200 25 temploj kaj palackonstruaĵoj Belize mayan ruins.jpg
Meksiko Meksiko Yaxchilán Chiapas 400 Granda nombro de skulptaĵoj, steleoj kaj pordoj Yaxchilan 1.jpg

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nikolai Grube: Maya - Gottkönige im Regenwald, Könemann, Köln, 2000. ISBN 3-8290-1564-X
  • Maria Longhena: Sprechende Steine, Marix, Wiesbaden, 2004. ISBN 3-937715-32-0
  • Berthold Riese: Die Maya, C.H. Beck, München, 5. Auflage 2004. ISBN 3-406-46264-2
  • Fachzeitschrift Maya - Inka - Azteken, Gruner und Jahr, Geo Epoche, Heft-Nr.: 15, Hamburg.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.