Arturo Ripstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo Ripstein
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1943 (1943-12-13) (80-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Alma mater universitato Iberoamerika de Meksikurbo
Familio
Patro Alfredo Ripstein
Frat(in)o Daniela Rosen
Edz(in)o Paz Alicia Garciadiego
Infano Gabriel Ripstein
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Arturo RIPSTEIN y Rosen (Meksikurbo, 13-a de Decembro 1944) estas meksika kinreĝisoro, de juda deveno, kaj ŝtatigita hispana ekde Junio 2003, aŭtoro de etenda filmaro kaj ricevinto de la Nacia Premio de Scienco kaj Arto en la areo de Belartoj en 1997, nome la dua kinisti (la unua estis Luis Buñuel) kiu atingis tion.[1]

Li debutis tre juna (21-jaraĝa, preskaŭ neakceptebla por la burokratigita kinhierarkio de la meksika kino) per Tiempo de morir (Mortepoko, 1965), kun scenaro de Carlos Fuentes kaj Gabriel García Márquez kaj kunlaboro de eksperimentitaj profesiuloj kiel la fotisto Alex Phillips, la eldonisto Carlos Savage kaj la aktorino Marga López.

Lia formala eniro al la kinindustrio okazis tri jarojn poste, per la adapto de la romano de Elena Garro Los recuerdos del porvenir (1968). Dum la 1970-aj jaroj, Ripstein faris tri el la plej gravaj filmoj de la meksika kino nuntempa: nome El castillo de la pureza (1972), El lugar sin límites (1977) pri novelo de la ĉilia José Donoso kaj Cadena perpetua (1978). En 1985 li asociiĝis al la verkistino Paz Alicia Garciadiego, kiu iĝis edzino kaj kunlaboratino, kiu ekde El imperio de la fortuna (1985) helpis al la famigo internacia de la filmaro de Ripstein, ekzemple en Hispanio kaj Francio, kie li ricevis nombrajn premiojn.

La soleco de la animoj kaj la maleblo ŝanĝi la propran naturon estas temoj ripetitaj en la filmaro de Ripstein. Tio aperas ekzemple en filmoj kiel El castillo de la pureza (1972), Principio y fin (1993), La reina de la noche (1994) kaj Profundo carmesí (1996). Liaj filmoj estas konsiderataj lantaj, malhelaj kaj deprimigaj. Dum la 1990-aj jaroj, Arturo Ripstein estis unu el plej fekundaj meksikaj reĝisoroj. Principio y fin (1993) venkis en la Donostia Internacia Kinfestivalo, kaj tiu internacia rekono faciligis la faradon de filmoj kiel El evangelio de las maravillas (1998), El coronel no tiene quien le escriba (1999), pri la samnoma novelo de la verkisto kolombia Gabriel García Márquez, Así es la vida... (1999) kaj La perdición de los hombres (2000), ĉiuj kunproduktoritaj kun eŭropaj kompanioj.

Pli ĵusa estis La virgen de la lujuria (2006).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Consejo Nacional para la Cultura y las Artes. «Premio Nacional de Ciencias y Artes». Arkivita el la originalo la 22an de Julio 2011. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]