Lilia Prado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilia Prado
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1928 (1928-03-30)
en Sahuayo
Morto 22-an de majo 2006 (2006-05-22) (78-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Panteón Jardín
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Subskribo Lilia Prado
Familio
Edz(in)o Gabriel Priede España
Okupo
Okupo aktorokantisto • televida aktoro • filmaktoro
vdr

Lilia PRADO (denaske Leticia Lilia Amezcua Prado, Sahuayo, Michoacán; 30-a de Marto 1928 - Meksikurbo; 22-a de Majo 2006)[1]​ estis meksika aktorino, konsiderata unu de la grandaj aktorinoj kaj seksosimbolo de la Orepoko de la Meksika kino.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post klopodoj en cirko kaj dancado, ŝi altiris la atenton de reĝisoro Ismael Rodríguez kaj de aktoro kaj kantisto Pedro Infante. Ŝia unua oportuno venis per duaranga rolo el filmo de Juan Orol, nome Tania, la bella salvaje, kie protagonistis la rumba kubanino Rosa Carmina. Aliaj fruaj filmoj estis La barca de oro, reĝisorita de Joaquín Pardavé, kun Pedro Infante kaj René Cardona; kaj Ángel o demonio, kun María Antonieta Pons, ambaŭ de 1947. Poste ŝi partoprenis en la usona filmo Tarzan and the Mermaids samjare. Li venkis en tiu epoko en beleckonkurencoj. Poste ŝi ludis por Pobre corazón, kie ŝi montris gapigan lertecon por danci rumbon svingante siaj belallogajn krurojn, kio iĝis granda parto de ŝia allogeco kiel aktorino.

Post unua protagonista rolo en Confidencias de un ruletero kun Resortes (1949), en kiu ŝiaj sugestalloga dancomaniero allogis la publikon pli ol la anekdotoj de ŝia partnero, ŝia famigo venis per la filmoj Las mujeres de mi general (La virinoj de mia generalo, 1950) kaj El gavilán pollero (Kokinkapta nizo, 1951), ambaŭ kun Pedro Infante. Baldaŭ ŝi estis elektita de la fama kinisto Luis Buñuel por la protagonistino de Subida al cielo (Ĉieliro). En tio helpis la same hispana poeto Manuel Altolaguirre - edzo de kuba milionulino kiu produktoros la filmon -, kiu informis pri Lilia Prado al Buñuel. Tio rezultis en veturo al la Festivalo de Cannes kie la filmo ricevis la specialan premion de la internacia kritiko al la plej bonkvalita filmo de avangardo en 1952, filmo kiu akumulos totalon de 17 internaciaj premioj kaj akiris famon interalie pro sceno en kiu Lilia subeniras al buso montrante la femurojn kaj pro la sonĝosceno en kiu Oliverio (Esteban Márquez) halucinas je virino nuptovestita kiu alternas la vizaĝojn de la seksalloga Raquel (Lilia Prado), kaj de sia edzino Albina (Carmelita González).

Buñuel relaboris kun Lilia por Abismos de pasión, kinadapto de la romano Wuthering Heights de la angla verkistino Emily Brontë. Samjare, Buñuel elektis ŝin denove por protagonistino de La ilusión viaja en tranvía (La iluzio tramveturas). Tiu filmo estas inter interkonsentita listo de la 100 plej bonkvalitaj filmoj de la meksika kino, kaj tmeas pri la laborista klaso de Meksikurbo meze de la jarcento, kun Lilia Prado kiel kvartala belulino kiu klopodos savi sian fraton “Tarrajas” (Fernando Soto “Mantequilla”) kaj sian eksfianĉon “Caireles” (Carlos Navarro), kiuj klopodos siavice redoni tramon kaj ke neniu notu por eviti denuncon. Lilia estis la nura aktorino, kun Silvia Pinal, kiu stise protagonisto de tri filmoj de la aragona kinisto. El ŝia kunlaboro kun Buñuel, Prado ricevis variajn laborproponojn kaj el Eŭropo kaj el Usono, sed pro ŝia malakcepto lerni la anglan, ŝi devis labori nur en Meksiko, pri kio ŝi tute ne pentis.

Lilia Prado partoprenis en pli ol 100 filmoj, tri teatraĵoj kaj sep televidserioj. Ŝi laboris por la plej gravaj reĝisoroj de la Orepoko de la meksika kino: Luis Buñuel, Joaquín Pardavé, Ismael Rodríguez -kiu estis la unua kiu doni al ŝi protagonistan rolon en kiu ŝi ne devis montri siajn krurojn-, Roberto Gavaldón, Rogelio A. González, Alejandro Galindo kaj poste kun Luis Alcoriza. Krome ŝi kunaktoris kun plej el la geaktoraro de la meksika kino, kiel Pedro Infante, Cantinflas, Tin Tan, Marga López, Sara García, Luis Aguilar, Pedro Armendáriz, Roberto Cobo, Roberto Cañedo, Fernando Soler, Andrés Soler, Domingo Soler, David Silva, Ernesto Alonso, Fernando Soto "Mantequilla", Rita Macedo, Miroslava Stern, Víctor Junco, Silvia Pinal, Jorge Mistral, Irasema Dilián, Felipe Montoya, José Elías Moreno, Adalberto Martínez "Resortes", Rosita Quintana, Carmen Montejo, Óscar Pulido, Beatriz Aguirre, Wolf Ruvinskis, Amalia Aguilar, Eduardo Noriega, Carlos Navarro, Víctor Alcocer, Roberto Meyer, Antonio Badú, Lilia del Valle, Rosa Carmina, Sofía Álvarez, Joaquín Cordero, Joaquín Pardavé, Ignacio López Tarso, Arturo de Córdova, Emilio Fernández, Alfonso Aráu, Eric del Castillo, Yolanda Montes ‘’Tongolele’’, Ana Bertha Lepe, Miguel Aceves Mejía, Manuel Dondé, Miguel Manzano, Agustín Isunza, Jaime Fernández, Mario Almada, kaj la tiam geinfanoj Angélica María kaj Valentín Trujillo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Jornada, "Murió Lilia Prado, actriz con gran derroche de sensualidad y erotismo" - 24a de Majo 2006, alirita la 22an de Aŭgusto 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Agrasánchez, Jr., Rogelio (2001). Bellezas del cine mexicano/Beauties of Mexican Cinema. México: Archivo Fílmico Agrasánchez. ISBN 968-5077-11-8
  • Azuela, Arturo. La casa de las mil vírgenes, Madrid, Argos, Vergara, 1993.
  • Colina, José de la kaj Tomás Pérez Turrent. Prohibido asomarse al interior. Entrevistas con Luis Buñuel acerca de su filmografía. Publicado en España con el título de Buñuel por Buñuel (Madrid: Plot Ediciones, S. A., 1993. ISBN 84-86702-20-8).
  • Peguero, Raquel. "¿Vampira?, si me conocieran se atacarían de risa", dice Lilia Prado, Periódico La Jornada, UNAM. Entrevista. México, 27a de Septembroe 1999.
  • Kelkaj aŭtoroj (2000). Lilia Prado, imagen del erotismo y la sensualidad. En SOMOS. México: Editorial Televisa, S. A. de C.V.
  • Fotoj de Lilia Prado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]