Tonatiuh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonatiuh
Azteka dio • Suna dio
Informoj
Sekso vira
vdr

TonatiuhTonatiuhtéotl (en naŭatla: tonatiuh, ‘la suno’) en la mitologio de Aztekoj estas la dio de la Suno. La meksika popolo konsideris ĝin la estro de la ĉielo. Ĝi estis konata ankaŭ kiel la Kvina Suno, ĉar la meksikoj kredis ke li ekhavis la kontrolon kiam la Kvara Suno estis elpelita de la ĉielo, kaj laŭ ties kosmogonio, ĉiu suno estis dio kun sia propra kosma epoko kaj laŭ la aztekoj, ili ankoraŭ troviĝis en la epoko de Tonatiuh (Nahui-Ollin).

Tonatiuh priskribita en la Kodekso Telleriano-Remensis.

La suna dio estas senjoro de la deknaŭa signo de la tagoj quiahuitl (pluvo). Tamen, la interpretoj nomigas ĝin Ĉantiko kiel reganto de la dekoka periodo de la tonalpohualli kiu komencas per la tago ce ehécatl (unu vento). La rilto de la signo de la tagoj quiahuitl kun la suna dio havas sian bazon en la sama koncepto kiu unuigas la dion de la pluvo, Tlalok, kun la naŭatla signo mázatl (cervo, simbolo de malsekego kaj fajro). Tlalok estis senjoro de la tria kosma epoko mita quiauhtonatiuh (pluva suno), kiu finis per fajra pluvo. Tonatiuh aperas ankaŭ dufoje en la serio de bildoj de la dekdu periodoj de la tonalpohualli, tio estas, en la periodoj sesa kaj deka, kiel figuro akompananta de Tecciztécatl kaj de Mictlantecuhtli respektive.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spranz, Bodo (1973). Los dioses de los codices Mexicanos. Fondo de Cultura Económica.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Taube, Karl (1997). El pasado legendario: mitos aztecas y mayas. Akal. pp. 43-46. ISBN 978-844-600-611-4. [1] Konsultita la 5an de Julio 2017.
  • Simeón, Rémi (2004). Diccionario de la lengua náhuatl o mexicana. Siglo XXI Editores. p. 717. ISBN 968-23-0573-X. [2] Konsultita la 5an de Julio 2017.