Gruo (birdo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri birdo. Se vi serĉas informojn pri la samnoma levmaŝino, vidu la paĝon Gruo (maŝino).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gruoj
Kronita gruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Vigors, 1825
  • Grus
  • Anthropoides
  • Balearica
  • Bugeranus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gruo (Grus) estas genro de migrantaj birdoj el la ordo de la Gruoformaj kaj familio de Gruedoj. Oni uzas tiun nomon “gruo” ankaŭ por la aliaj specioj de la grueda familio kiuj ne estas la genro “Grus”.

Specioj de gruoj[redakti | redakti fonton]

kun ĉiuj propraj kapo-koloroj (el TTT-ejo earthlife.net):

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Gruo estas migra birdo el la ordo de gruoformaj birdoj (vadbirdoj) kun longaj maldikaj kruroj kaj kolo; longa, pinta beko kaj mallonga posta piedfingro. Ili estas similaj al cikonioj, sed tiuj estas silentaj escepte dum renkonto ĉenesta kaj gruoj estas laŭtege bruantaj birdoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La grua grupo flugas en karakteriza V-formo (kojnoforme) kaj malsimile al similaj – sed ne rilataj – ardeoj, ili flugas kun rektaj koloj kaj ne falditaj. Multaj specioj faras specialajn kaj bruajn pariĝadajn ceremoniojn. Ili pariĝas porvive. Multaj migras longajn distancojn. Specioj de varmaj regionoj ne migras. Ili estas sociaj birdoj, kiuj ariĝas kutime. Voĉo estas laŭtega alvoko aŭdebla de kilometroj. Ili estas oportunemaj manĝantoj ĉar ĉanĝas dieton laŭ sezono: ili povas manĝi tiom etajn ronĝulojn, fiŝojn kaj ranojn, kiom grenon kaj berojn dum somero kaj aŭtuno.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉie grunombro malpliiĝas. Zorgoj pri Amerika gruo en Usono inspiris kelkajn el la unuaj reguloj protektantaj endanĝerigitajn speciojn. Esta specioj de tiu grupo en ĉiu kontinento escepte de Antarktio kaj Suda Ameriko.

Griza gruo[redakti | redakti fonton]

La plej konata specio estas Griza gruo, Eŭrazia gruo, komuna, ordinara aŭ kutima gruo: Grus grus. Ĝi nestas en la norda parto de Eŭrazio. La eŭropaj gruoj travintrumas en Hispanio kaj en Nord-Afriko ofte en la valo de Nilo. Ĝi vivas en grandaj marĉoj. La nestumejon ili vizitas aprile, maje kaj la gruino konstruas grandan neston el fragmito kaj aliaj akvoplantoj. Ĝi demetas plej ofte 2 grizverdajn, malhele makulitajn ovojn. La idoj eloviĝas post 29–30 tagoj. La korpolongo de la gruo estas 105–120 cm; ĝi nutras sin per plantoj, sed ofte manĝas insektojn, helikojn, malofte etajn vertebrulojn. Temas pri protektita birdo.

Mitoj kaj Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Grubeleco kaj ties spektaklaj dancoj igis ilin simbolajn birdojn ekde pratempo. Esta grumitoj en tiom apartaj regionoj kiel Egea Maro, Suda Arabio, Japanio kaj India Nordameriko. En norda Hokkajdo, ainaj virinoj, kies kulturo estas pli propra el Siberio ol japana, dancis grudancon kiu estis fotita en 1908 de Arnold Genthe. En Koreio, grudanco estis dancata en korto de templo Tongdosa ekde dinastio Sila.

En Mekko, en praislama Sudarabio, la diinoj Allat, Uzza kaj Manah, supozeblaj filinoj kaj perantoj de Alaho, estis nomitaj la “tri ekscitiĝemaj gruoj” (gharaniq, kie gruo estas ĉefe radiko). En la Satanaj Versoj de Salman Rushdie oni parolas pri tiuj grudiinoj.

La greka vorto por gruo estas Γερανος (Geranos), de kie venas la nomo de floro geranio. Gruo estis omena birdo. En la rakonto de Ibiko kaj la gruoj, ŝtelisto atakis Ibikon (poeto de la 6a jarcento a.k.) kaj abandonis lin kiel mortintan. Ibiko alvokis preterpasantan gruaron kiu persekutis la murdiston ĝis teatro kie ŝvebis super li ĝis kiam li per kulposento konfesis.

Plinio Maljuna verkis, ke la gruoj komisias noktogardiston dum dormado. Tiu ĉi prenas ŝtonon enbeke por ke tiu falu se la birdo dormiĝas kaj vekigu ĝin. Aristotelo priskribis grumigradon al valo de rivero Nilo. Li kontraŭas rakonton, ke gruoj povas engluti tuŝoŝtonon per kiu oni kontrolu orkvaliton. Tamen en la bazo de tiuj du rakontoj povas esti la fakto, ke gruoj povas engluti, kiel aliaj birdoj, digestajn ŝtonojn, kiuj poste povos estis vomataj en lokoj, kie ili estus raraj.

Gruo estas la egiptia hieroglifo simbolo pot litero "B." La vorto "pedigro" aŭ rasbesta genealogio devenas de malnova franca frazo "pie de grue", kiu signifas "grupiedo", ĉar pedigra diagramo similas kun branĉoj, kiuj venas de grupiedo.

Gruoj estas bonomenaj en Japanio, kiel simbolo de longviveco kune kun pino, bambuo kaj testudo. En feŭda Japanio gruoj estis protektataj de regantaj klasoj kaj zorgataj de kampuloj. Post la 19a jarcento tio perdiĝis kaj gruoj preskaŭ ekstingiĝis. Japanio nomigis sateliton tsuru (gruo). Se iu faldas 1000 gruojn laŭ stilmetodo de origamio, laŭ tradicio, sandeziro plenumiĝos. Post la morto de Sadako Sasaki tio rilatas ankaŭ al pacdeziro.

Por tradiciaj ĉinoj “ĉielaj gruoj” (tian-he) aŭ “vunditaj gruoj” (xian-he) estis mesaĝistoj de sageco. Legendaj saĝuloj Taoistoj estis transportitaj tra ĉielaj mondoj surdorse de gruoj.

Esperantistoj sciu, ke la de ili bone konata vorto "kongreso" devenas de la latina congruere, kiu mem devenas de la emo grua pri kuniĝi en grupoj!

Migroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]