Guntram A. Plangg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guntram A. Plangg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1933 (1933-01-19) (91-jaraĝa)
en Bürs
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guntram Adolf PLANGG (naskiĝinta la 19-an de januaro 1933 en Bürs/ Distrikto Bludenz) estas aŭstra romanisto, specialisto pri la romanĉa lingvo, loknomscienculo kaj lingvisto.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Plangg studis germanistikon, romanistikon kaj anglistikon en Innsbruck kaj Poitiers. Doktoriĝo lia estis en 1957 en Innsbruck ĉe Alwin Kuhn pri romanĉa loknomscienca temo koncerne Vorarlbergon.[1]. Inter 1958 kaj 1960 li lektoris en Katanio, poste asistentis ĉe la Instituto pri romanistiko en Innsbruck. Habilitiĝo sukcesis samloke en 1969 post defendo de la fonologia disertacio Sprachgestalt als Folge und Fügung. Zur Phonologie des Dolomitenladinischen (Badiot) und seiner Nachbarn (Tübingen 1972). En 1970/71 li gastprofesoris ĉe Ŝtata Universitato de Ohio en Columbus (ĉe Hans-Erich Keller). Inter 1972 ĝis emeritiĝo en 2001 li fruktodone agadis en la sekcio lingvistika ene de la katedro pri latinidaj lingvoj Romanistik I ĉe la insbruka universitato.

Li daŭre engaĝiĝis en la publikigado de toponimiaj fakverkoj.

Honoroj kaj oficoj publikaj[redakti | redakti fonton]

  • 1976: nomumiĝo Officier dans l'Ordre des Palmes Académiques
  • 1978: komisionano pri dialektoscienco kaj nompriesplorado de la Aŭstra akademio de la Sciencoj
  • 1983-2001: estro de la ekzamenkomisiono pri la gimnaziinstruadrajteco
  • 1986: prezidanto de la kulturkomitato de la instituto ladinia Majon di Fa-scegn (Fassa-valo)
  • 1992: meritkrucaljuĝo Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • 1994: membro de Società di Studi Trentini di Scienze Storiche
  • 1995: koresponda membro ĉe Accademia Roveretana degli Agiati di Scienze
  • 1996-98: vicprezidanteco ĉe Akademio de germanaj-italaj studoj en Meran

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (eld. kune kun Eberhard Tiefenthaler) Weltoffene Romanistik. Festschrift Alwin Kuhn zum 60. Geburtstag, Innsbruck 1963
  • (kompletigo kaj prilaboro) Antone Pizzinini, Parores ladines. Vokabulare badiot-tudësk, Innsbruck 1966
  • (eld. kune kun Johannes Kramer) Verbum Romanicum. Festschrift für Maria Iliescu, Hamburg 1993
  • (kune kun Paul Videsott) Ennebergisches Wörterbuch/Vocabolar Mareo. Ennebergisch-deutsch, mit einem rückläufigen Wörterbuch und einem deutsch-ennebergischen Index, Innsbruck 1998
  • (eld. kune kun Eugen Thurnher) Sprache und Dichtung in Vorderösterreich. Elsass, Schweiz, Schwaben, Vorarlberg, Tirol. Ein Symposium für Achim Masser zum 65. Geburtstag am 12. Mai 1998, Innsbruck 2000
  • (eld. kune kun Maria Iliescu und Paul Videsott) Die vielfältige Romania. Dialekt – Sprache – Überdachungssprache. Gedenkschrift für Heinrich Schmid (1921–1999), Vich 2001

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die rätoromanischen Flurnamen des Brandnertals. Ein Beitrag zu Vorarlbergs Rätoromania Alemanica (Innsbruck 1962)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]