Engi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Engi
Blazono de Engi
Ardezo-Minejo Landesplattenberg en Engi
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46°58′56″N 9°9′11″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 46.98222 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">46.98222°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 46.98222; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Engi)
Nombro de enloĝantoj 635
Areo 40,7 km²
Alteco 812 m super marnivelo
Poŝtkodo 8765
Mapo de Engi
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Engi estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo de Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 635 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Engi estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio [redakti]

Engi situas ĉe la bordo de la rivero Sernf suda flankorivero de Linth. La iama komunumo konsistas el la tri partoj Vorderdorf, Dörfli kaj Hinterdorf.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunumreformo [redakti]

La komunumo Engi limis al en nordo al Quarten (SG), en nordoriento al Flums (SG), en oriento kau sudo al Matt, en sudokcidento al Schwanden, kaj en norokcidento al Sool.

Trafiko [redakti]

Ĝis en la jaro 1969 inter Schwanden kaj Elm ekzistis la tiel nomita Sernfvalo-Fervojo, kiu tiam estis anstataŭigita per aŭtobuslinio. Per tiu buslinio Engi estas hodiaŭ konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj [redakti]

En la iama adrezominejo Landsplattenberg estis regule trovitaj fosilioj, ĉefe fiŝoj sed ankaŭ testudoj kaj birdoj. La iama minejo hodiaŭ viziteblas por turistoj.

Sur la teritorio de la iama tekstilfabriko Weseta hodiaŭ troviĝas la Glarusa Naturscienca Muzeo (germane: Glaner Naturkundemuseum).

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Engi datiĝas el la jaro 1350 kiel ze engi.[1]

Ek de la 16-a jarcento en Engi funkciis Ardezo-Minejo, kiu pro ekonomiaj kialoj estis fermita en la jaro 1961. Hodiaŭ la minejo Landsplattenberg estis turimse vizitebla.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Monda naturheredaĵo [redakti]

Engi apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO


Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Karin Marti-Weissenbach: Engi en la Historia Leksikono de Svislando (2005-11-14)

Eksteraj Ligiloj [redakti]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Engi