Robin Hood
El Vikipedio
Robin Hood [robin hud] (angle Robin Kapuĉo) estas la legenda angla heroo, de multaj baladoj kaj versaĵoj ekde la 14-a jarcento. Laŭ la lastaj versioj, li estis bonega arkisto, kaj vivis en la arbaro de Ŝervudo kun sia grupo de Gajuloj, la bela Mariana, la monaĥo Tuck, la muzikisto Alan a Dale, kaj aliaj, prirabante la riĉulojn por doni al malriĉuloj. Li defendis saksojn kaj batalis kontraŭ fiaj anstataŭreĝo Johano Sentera kaj ties servisto ŝerifo de Nottingham, normandaj nobeloj kiuj perfidis la legitiman reĝon Rikardo la 1-a (Rikardo la Leono-Koro).
|
Statuo omaĝante Robin Hood en Nottingham |
Douglas Fairbanks rolante Robin Hood (1922) |
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

