Ferenc Okolicsányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Okolicsányi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Budapeŝto
Morto 1-an de oktobro 1954 (1954-10-01) (60-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Erlangen
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Ferenc Okolicsányi [okoliĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Okolicsányi Ferenc estis hungara fizikisto, inventisto.

Ferenc Okolicsányi naskiĝis supozeble en 1894?. Li mortis en 1954 en Londono. (La fontoj ne konsentas pri la pli precizaj datenoj!)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Okolicsányi studis en Reĝa Teknika Universitato József, sed la 1-a mondmilito interrompis la studadon. Li iĝis piloto. Baldaŭe li plulernis en Germanio, en 1935 li doktoriĝis en Erlangen. Pli frue ekde 1926 li esploris pri la praa televizio kun Dénes Mihály en Berlino kaj Nurenbergo. Li inventis spegulo-helicon, kiu donis pli da lumoj por la televizio. En 1936 li translokiĝis al Londono, ankaŭ tie li okupiĝis pri la pli perfekta televizio. Post la 2-a mondmilito li jam okupiĝis pri la kolora televizio, pri tio li havis patenton en Usono. En siaj lastaj jaroj li kreis sukcesan aŭtomatan maŝinon, kiu elektis grenojn. Li estis ĉefinĝeniero en tiu firmao, kiu produktis la maŝinojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Spiegelschraube (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]