Mihály Teleki (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Teleki
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1896 (1896-04-20)
en Budapeŝto
Morto 20-an de aŭgusto 1991 (1991-08-20) (95-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Teleki
Patrino Ilona Paget
Okupo
Okupo politikistoterposedanto
vdr

Grafo Mihály Teleki [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki Mihály estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Mihály Teleki (tria de maldekstre)

Mihály Teleki [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1991 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Teleki frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studvojaĝis al Britio. Dum la 1-a mondmilito li komence lernis en agrara akademio en Magyaróvár, poste li soldatiĝis, sed fine li ricevis diplomon. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. Ekde 1920 li okupiĝis pri la familia bieno. Inter 1938 kaj 1940 li estis ministro pri agrikulturo. Dum la nazia erao li estis partiestro, poste li rifuĝis al Londono. Li havis edzinon, kiu naskis unusolan filon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]