László Péri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Péri
Persona informo
Naskonomo Weisz László
Naskiĝo 13-an de junio 1899 (1899-06-13)
en Budapeŝto
Morto 19-an de januaro 1967 (1967-01-19) (67-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • desegnisto • vidartisto
vdr

László Péri [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péri László estis hungara-brita avangarda skulptisto, pentristo. Lia familia nomo estis Weisz [vejs] ĝis 1916, lia nomo estis Peter Peri depost 1939.

László Péri: Homo de la mondo

László Weisz [1] naskiĝis la 13-an de junio 1899 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de januaro 1967 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Weisz devenis el juda familio. Li finis la metilernejon kiel masonisto, li aliĝis al Rondo Galilei en 1916. Li deklamadis kaj li volis esti poste aktoro, ekde 1918 li lernis ankaŭ skulptadon. Dum la Hungara Sovetrespubliko kun aktora trupo li estis en Prago, depost falo de la respubliko li jam ne hejmenvenis. Li vivis en Parizo, sed la polico forigis lin el la lando pro liaj politikaj agadoj. Li vizitis ankaŭ Sovetan Rusion, fine en Berlino li kreis artaĵojn, eĉ li ekspoziciis kun László Moholy-Nagy. En 1923 li aliĝis al la germanaj komunistoj. Inter 1924-1928 li laboris en la municipa arkitektura oficejo, li iomete lernis arkitekturon en la universitato kaj en 1925 li edziĝis. Pro la nazioj li migris al Britio en 1933, li kreis farbitajn betonojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Berlino (1922, 1924, 1967, 1982)
  • Budapeŝto (1931)
  • Londono (1933, 1938, 1952, 1958, 1963, 1968)
  • Kolonjo (1973)

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Homo de la mondo (1959, Universitato de Exeter, vidu la bildon!)
  • Spacokonstruo V. (vidu la bildon!)
  • Sekvante la gvidanton (reliefo, vidu la bildon!)
  • Futbalantaj knaboj
  • Du ĉambroj (pentraĵo)
  • Mi sidas sur benko (1948-1952, betona reliefo)
  • Sidstriko (grafikaĵo)
  • Konstrukció (1928 guaŝo)
  • Térkonstrukció I. (1922, betona reliefo)
  • Stalin I (1942)
  • Evangelisto (skulptaĵo el farbita betono sur fasado de preĝejo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]