Kensington Gardens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panoramo el la lageto Long Water ĝis la palaco Kensington.
Albert Memorial

Kensington Gardens (esperante "Ĝardenoj Kensington"), malnovtempe la privataj ĝardenoj de la palaco Kensington, estas ĝardena parko de Londono. Ĝi situas tuj okcidente de Hyde Park. La plej granda parto de Kensington Gardens situas en la kvartalo Westminster, sed eta okcidenta fragmento situas en la kvartalo Kensington kaj Chelsea. Ĝi etendiĝas sur proksimume 1,1 km².

La surfacoj de Kensington Gardens, Hyde Park, Green Park kaj St. James's Park kunkune formas preskaŭ seninterrompan verdan promenejon kore de Londono, inter Kensington kaj Westminster.

En Kensington Gardens situas la Albert Memorial, komisiita de Reĝino Viktorino memore de sia edzo Princo Albert de Saxe-Coburg-Gotha.