Metroo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Londona metroo)
Saltu al: navigado, serĉo
La londona metroo estas kromnomita «la tubo» pro la tuboformaj tuneloj en kiujn la metroo veturas

La Londona metroo (en la angla Underground [ANdagraŭnd] (subgrundo) aŭ the Tube [da TJUB] (la tubo)) estas la metroo kiu kunligas la 274 haltejojn disigitajn en areo de 408 km² en la Granda Londono. Ĝi komenciĝis plejparte sub la strata nivelo, sed ĉi-tempe 55% de la metroo estas ĉe stratnivelo (aŭ superstrate), precipe en ekstera Londono. La plej malnova parto de la sistemo estas apud la stacio Paddington. La servado komencis en 10-a de januaro 1863, al la Metropolitan Railway; hodiaŭ, plejparte la vojo komenca tia estas Hammersmith & City Line.

Poste de 2003, la metroo estiĝis parto de Transport for London (TfL), kio, krom de la metroo, regas busojn en la Londona administra regiono kaj faras multe da farindoj transportaj en la regiono; malposte, nomita London Underground Limited, ĝi estis parteto de la korporacio London Regional Transport.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito oni uzis la substratajn staciojn kiel sekuran lokon por tranokti dum la naziaj flugbombantoj atakis.

Reto[redakti | redakti fonton]

Terzono 1 (la centra terzono)

La plej longa distanco inter stacioj estas en nord-okcidenta londono, inter Chalfont and Latimer kaj Chesham. Estas proksimume 6km (kontrolenda) La plej mallonga distanco estas inter Leicester Square kaj Covent Garden (en centra londono), nur kelkdek metroj.

Vagonaro[redakti | redakti fonton]

La vagonaro de la metroo konstruita de 1960 ĝis 1996. La vagonaro de la linioj subgrundnivelaj identiĝas per literoj (p.e., vagonaro A uzata en la linio Metropolitan Line). La vagonaro de la linioj tubaj identiĝas per jaroj de la desegnado (p.e., 1996-a vagonaro, uzata en la Jubilee line). Sola tipo de la vagonaro uzata en ĉiu linio, krom de la District Line, kiu uzas C-an kaj D-an vagonaron. Nune, du tipoj de vagonaro estas desegnataj, 2009-a vagonaro por la Victoria Line kaj vagonaro S por la subgrundnivelaj linioj. Oni planas komence anstataŭigi la A-an vagonaron. Oni atendas ke la du novaj vagonaraj tipoj komencos siajn servadojn dum 2009.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj linioj en la metroo, kaj ĉiu linio havas sian propran koloron sur la mapo. La oficiala mapo de la linioj ne montras la ĝustan lokon de la stacioj.

Londonaj Metro-linioj
Nomo Map-koloro de ... al ... Unua sekcio
aperita en
Nomo
datiĝas de
Tipo Km-ojn
longa
Mejlojn
longa
Haltejoj Vojaĝantoj
jare (000-oj)
Bakerloo Line Bruna Elephant & Castle Harrow & Wealdstone 1906 1906 Profunda 23.2 14.5 25 95,947
Central Line Ruĝa Epping / Woodford / Hainault Ealing Broadway / South Acton 1900 1900 Profunda 74 46 49 183,582
Circle Line Flava Hammersmith Edgware Road (La linio haltas dufoje en "Edgware Road") 1884 1949 Malprofunda 22.5 14 27 68,485
District Line Verda multaj multaj 1868 1868-1905 Malprofunda 64 40 60 172,879
East London Line Oranĝa 1869 1980j Malprofunda 7.4 4.6 8 10,429
Hammersmith & City Line Roza 1863 1988 Malprofunda 26.5 16.5 28 45,845
Jubilee Line Griza 1879 1979 Profunda 36.2 22.5 27 127,584
Metropolitan Line Purpura 1863 1863 Malprofunda 66.7 41.5 34 53,697
Northern Line Nigra 1890 1937 Profunda 58 36 50 206,734
Piccadilly Line Malhelblua 1906 1906 Profunda 71 44.3 52 176,177
Victoria Line Helblua 1968 1968 Profunda 21 13.25 16 161,319
Waterloo & City Line Turkisblua 1898 1898 Profunda 2.5 1.5 2 9,616
Dockland Light Railway (DLR) Blanka 1987  ???  ??? 31  ??? 38  ???


Krom tiuj, estas ankaŭ aliaj fervojaj linioj en Londono kiuj ne apartenas al la metroa sistemo, ekzemple la linio Heathrow (Flughaveno) de Paddington.

La stacio Knightsbridge havas ses sinsekvajn konsonantojn.

Biletado[redakti | redakti fonton]

Dosiero:London-underground-travelcard.jpg
London Underground One-Day Travelcard (bileto de unu-taga vojaĝo)

Por uzi la metroon, necesas havi karton kiu nomiĝas Oyster ("Ostro"). Sen ĝi, vi povas uzi monon, sed ĝi estas iom pli kosta.

Enireblo[redakti | redakti fonton]

La plej profunda stacio estas en norda Londono, kaj nomiĝas Hampstead.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Estonto[redakti | redakti fonton]

Investado planita[redakti | redakti fonton]

Malplivarmigado[redakti | redakti fonton]

Dum somero, en partoj de la metroo la temperaturoj tro altiĝas pro la profundaj kaj malbone ventolitaj tuneloj tubaj, kaj oni ne sentas komforte — dum la Eŭropa varmondo de 2006 la temperaturoj tie atingis 47 °C. Vulgara malplivarmigado de la aero ne estas ebla en la profundaj linioj pro la malmulteco de spaco en la vagonoj por meti la aparataron, kaj pro la problemoj de la fortransportado de la varmado kioj estus. Por jarlanga provaĵo, komence de junio 2006, en la Victoria station funkcias sistemo de malplivarmigado, uzante akvojn grundajn. Se ĝi sukcesos, pluiĝos al 30 aliaj profundaj stacioj.

La tuneloj subgrundnivelaj estas plu ebla por fortransporto de la varmado, kaj pro tio la estonta vagonaro S havos aparataron de malplivarmigado.

Planitaj kaj proponitaj konstruadoj[redakti | redakti fonton]

Desegno[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiaj[redakti | redakti fonton]

Facilaj[redakti | redakti fonton]

Teknikaj[redakti | redakti fonton]