Muro de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Trajano, antaŭ fragmento de la romia muro, en Tower Hill.

La muro de Londono (anglalingve London Wall) estis la defenda muro konstruita de la romianoj ĉirkaŭ antikva Londono, tiam konita kiel Londinium, kiu konsistigis strategian havenurbon sur la rivero Tamizo en Anglio. En la angla, la vortoj London Wall povas ankaŭ aludi al vojo rilate al la muro. Ĝi estis konstruita plejparte per ŝtonoj el Kento, kaj konservis defendan rolon dum pli ol mil jaroj.

Restas hodiaŭ el la muro nur malmultaj (sed signifaj) fragmentoj : kelkaj partoj videblas ene de la muzeo de Londono, en Barbican Estate aŭ ĉirkaŭ Tower Hill. Parto de la originala, norda kurso de la muro estas omaĝita de vojo ankaŭ nomita London Wall.