Diskuto:Londono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

enloĝantoj aŭ loĝantoj? --demandis iu ajn en 2015

Loĝantoj! La formo "enloĝantoj" foje ankaŭ ekuziĝis, influite de la germana, nederlanda kaj aliaj ĝermanaj lingvoj, sed en Esperanto en "en-" tute ne havas sencon - "loĝantoj" plene sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 15:03, 6 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Administra divido[redakti fonton]

Saluton. Ĉu eble jam ekzistas aparata artikolo pri la administra divido de Londono? Se jes, ĝi ja certe povus esti menciata en la ĉapitro "Administra divido" kaj eble eĉ ligata. Ĉu ne? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 6 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Redakto kaj forigo[redakti fonton]

Saluton kara @ThomasPusch, mi konstatas ke je la 18an de februaro vi forigis la bildon panoramian bildon City_Point_view_panorama.jpg ĉe la supro de la artikolo. Eble vi ne ŝatis tion tie, sed kial tute forigi el la artikolo, ĉu ne estas alia loko por ĝi? Amike Sj1mor (diskuto) 06:44, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: Tio certe estis la unua fojo, kiam mi vidis la novajn panoramajn bildojn kiujn vi enkonstruis. Do mi simple rearanĝis iujn panoramajn fotojn en la teksto. Fakte mi ne tiom ŝatas la bildon "City_Point_view_panorama.jpg", kiu estas tre malhela kaj donas depriman impreson de forte poluciaj, malpuraj betonaj domegoj. Do mi anstataŭigis ĝin per alia panorama bildo "Thames Panorama, London - June 2009.jpg", panorama bildo de la Tamizo en centra Londono, kiu estas multe pli somereca, kolorplena kaj altira bildo, sed tiun kompreneble ne eblis meti super la tekston, ĉar tie tre malbonas amasigi bildojn, sed mi integrigis ĝin sube en la teksto. Fakte mi ne kontraŭus, se tute sube, sub ĉiuj navigiloj, ni ankoraŭ metus larĝegan panoraman bildon, do vere forte pli larĝan ol altan, de tute maldekstre ĝis tute dekstre. Tie kompreneble estus troigo ke kvin aŭ ok panoramoj deponiĝus, sed unu elstara panoramaĵo bone havus lokon tie. Sed mi vere ne konsilas la bildon panoramian bildon "City_Point_view_panorama.jpg" por tio. Iu bildo de multaj nubskrapuloj estus tute en ordo, ĉar tio estas nun el la plej tipaj vidaĵoj de centra Londono, sed estu iu kolora kaj grafike bona bildo, ne iu grizeca kun forte malpuraj fasadoj kiu impöresas vere kiel ofendo al la urbego. vi konscias ke vi per la bildo "London Thames Sunset panorama - Feb 2008 banner.jpg" ĵus aldonis plian panoramon de la nubskapula silueto, kaj ke en la fotokolektaĵoj de la informkesto ankoraŭ estas pluraj pliaj panoramoj de la nubskapula silueto kungluitaj, tial mi opiniis juste kompense elpreni malpli bonan bildon "City_Point_view_panorama.jpg", ĉar ĝi esence montras la saman bildon kiel "London Thames Sunset panorama - Feb 2008 banner.jpg" kiun vi aldonis. Sed bone, unu plia tute sube de la paĝo ankoraŭ tolereblas. Ni povas kune sondi ĉu iu taŭga ankoraŭ haveblas en la komunejo, por meti trian panoraman bildon al la teksto - tri panoramaj bildoj jam estas multo en artikolo, sed ĉi tie unu plia ankoraŭ eblus laŭ mi. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Fakte laŭ formato la "Wikivoyage banners of London" estas perfektaj ĉar ili vere estas "multe pli larĝaj ol altaj".
Estas iuj alternativoj en la komunejo:
sed ankaŭ la sekva estus ebla, kiu reprenus la temon "borde de la rivero Tamizo"
Panorama bildo de la Tamizo en centra Londono
Bildo 2 havus malavantaĝon tre elstarigi malpuran aeron de la urbego, kaj bildo 3 la malavantaĝon ke se ĝi estos, necesos forpreni la bildon dekstre, kiu nun havas bonan lokon en la teksto (ĉar tiuj du lastaj bildoj fakte estas la sama bildo). Do alternativo estus precipe bildo unu
- ĉu vi (aŭ iu alia kiu hazarde vidas tiun ĉi diskuton) havas preferon?
ThomasPusch (diskuto) 10:08, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Pardonu ke mi prokrastis respondi, verŝajne mi estis mirigita de la detala analizo. Mi nur volis konfirmi kun vi vian redakton, sed multe dankon pri via detala respondo.
Mi fidas je via bona juĝo, do faru kiel vi komprenas. La bildoj ŝajnas bonaj al mi. Sj1mor (diskuto) 12:10, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]