Batalo de Neville's Cross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The substantial ruins of a medieval castle
Kastelo Odiham en Hampshire kie Davido la 2-a estis enprizonigita el 1346 al 1357.

La Batalo de Neville's Cross (Kruco de Neville) okazis dum la Dua Milito de Skota Sendependeco la 17an de Oktobro 1346, je duonmejlo (800 m) el la okcidento de Durham, Anglio, videbla el la Katedralo de Durham. Invadinta Skota armeo de 12,000 homoj estritaj de la reĝo Davido la 2-a (r. 1324–1371) estis venkita suferante grandajn perdojn fare de Angla armeo de proksimume 6–7,000 homoj estritaj de Lord Ralph Neville. La batalo estis nomita laŭ Angla-Saksa ŝtonkruco sur la monteto kie la Skotoj havis sian stabanaron; post la venko, Neville pagis por havi novan krucon stare por rememorigi la tagon.

La skotoj suferis el mil al tri mil mortoj, dum la angloj malmultajn.

La batalo estis rezulto de la invado de Francio fare de Anglio dum la Centjara milito. La reĝo Filipo la 6-a de Francio (r. 1293–1350) alvokis Skotojn por ke ili plenumu sian devon laŭ terminoj de la Malnova Alianco kaj invadu Anglion. Davido la 2-a akceptis kaj post rabadi multon de norda Anglio estis kaptita surprize fare de anglaj defendantoj. La posta batalo finis per malvenko de Skotoj, kapto de ilia reĝo kaj morto aŭ kapto de plej el la estroj. Strategie tio liberigis gravajn anglajn rimedojn por la milito kontraŭ Francio kaj la anglaj limaj graflandoj povis rezisti la ceteran skotan minacon per siaj propraj rimedoj. La fina elaĉeto de la Skota Reĝo rezultis en batalhalto kiu havigis pacon al la limo por kvardek jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]