Roberto la 3-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto la 3-a
Reĝo de la Skotoj
Regado de la 19-a de aprilo 1390 ĝis la 4-a de aprilo 1406
Antaŭulo Roberto la 2-a
Sekvanto Jakobo la 1-a
Kronado 14-a de aŭgusto 1390 en Scone
Persona informo
Robert III
Naskonomo John Stewart (naskiĝnomo)
Naskiĝo 14-a de aŭgusto 1337
en Palaco de Scone
Morto 19-a de aprilo 1390
en la kastelo de Rothesay
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Abatejo de Paisley
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio Stuartoj
Patro Roberto la 2-a, reĝo de Skotlando
Patrino Elizabeth Mure
Gefratoj Alexander Stewart, Earl of Buchan • Walter Stewart, Earl of Atholl • David Stewart, Earl of Strathearn • Roberto Stuarto • Walter Stewart, Lord of Fife • Elizabeth Stewart, Countess of Crawford • Thomas Stewart vd
Edz(in)o Anabella Drummond
Infanoj pluraj idoj, inkluzive la reĝo Jakobo la 1-a
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roberto la 3-a, Raibeart IIIJohano Stuarto (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1337 kaj mortis la 4-an de aprilo 1406) estis reĝo de Skotlando de 1390 ĝis 1406.

Origino[redakti | redakti fonton]

Johano estis la plej maljuna filo de Roberto la 2-a kaj lia amantino Elizabeth Mure kaj estis legitimigita per la formala ediziĝo de siaj gepatroj ĉirkaŭ 1349. Ili jam estis edziĝintaj en 1336, sed neniu konsideris ĉi tion kiel valida.

En 1368, sia praonklo, la reĝo Davido la 2-a, edzigis lin kun Anabella, la nevino de la reĝino Margareta kaj nomumis lin kiel grafo de Carrick. Kiam sia patro iĝis reĝo sub la nomo Roberto la 2-a je la aĝo de 55 jaroj, li aktive partoprenis en la regado de la reĝlando kaj en novembro 1384 li estis nomumita Gardisto de Skotlando por sia patro pro lia stato. La 1-an de decembro 1390 li devas doni sian postenon al Roberto, grafo de Fife, ĉar li iĝis invalida post li ricevis trafon de ĉevalo. Li tamen sekvis sian patron al la trono post lia morto en aprilo 1390, sed sia frato obtenis la gardon de la reĝlando antaŭ sia kronado kio okazis la 14-an de aŭgusto 1390.

Regado[redakti | redakti fonton]

En tiu momento, li anstataŭigis sian baptonomon Johano (John) - nepopulara pro ĝia simileco kun Johano de Balliol - per tiu de Roberto (Robert) kiam li estis kronita en Scone, en aŭgusto 1390, sub la nomo dRobert la 3-a. Eĉ se li probable ĉeestis plurajn seancojn de la parlamento, sia frato efektive havis la povon.

Tamen, en 1399, pro la « malsano de la korpo » de la reĝo, sia plej maljuna filo, Davido, ricevis la titolon de leŭtenanto de la reĝlando; sed sekvis angla invado de Skotlando, gravaj konfliktoj inter Rothesay kaj sia onklo Roberto, duko de Albany, kaj fine, en marto 1402, la mistera morto de Rothesay en la palaco de Falkland.

Timante por la vivo de Jakobo, sia filo, la reĝo kaŝigis lin en la kastelo de Dirleton, por ke li eliru la landon kaj fuĝu en Francion. Tamen, unu monato poste, en 1406, la Angloj kaptis Jakobon. Tiel la reĝo mortis, probable en Rothesay. La reĝo estus mortinta pro ĉagrino, post la kapto de Jakobo. Roberto eĉ petis esti sepultita sub korpremitaĵoj kun la jena epitafo : « Tie kuŝas la plej malbona reĝo kaj la plej malfeliĉa homo ». Fakte, li estis sepultita en Paisley, anstataŭ ol Scone, la tradicia sepultejo de la skotlandaj reĝoj, ĉar li pensis ke li ne meritis ĉi tiun honoron.

Edziĝo kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Roberto la 3-a edziĝis kun Annabella Drummond (naskiĝis ĉirkaŭ 1350 kaj mortis en 1402), filino de Sinjoro John Drummond de Stobhall, kaj kune havis 7 idojn:

  • Margaret Stuart, nomita laŭ sia praonklino Margaret Drummond (edzino de Davido la 2-a), edzino en 1390 de Archibald Douglas (4-a grafo de Douglas)
  • Marie Stuart (mortis ĉirkaŭ 1458) épouse 1) en 1397 de Georges Douglas Comte d'Angus 2) en 1405 de James Kennedy 3) en 1409 de William Cunningham 4) en 1413 de William Graham 5) en 1425 de William Edmonstone
  • David, duko de Rothesay, kiu naskiĝis la 24-an de oktobro 1378
  • Elisabeth Stuart, edzino de James Douglas, Lordo de Dalkeith (+1441)
  • Egidia Stuart
  • Robert Stuart, (mortis en 1393).
  • Jakobo la 1-a

Li ankaŭ havis du aliajn filojn: Jakobo Stuarto de Kilbride kaj Johano Stuarto de Auchingowan.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robert III d'Écosse en la franca Vikipedio.